vundi

*vund/i (tr)

  1. Difekti vivan korpon per tranĉo, piko aŭ kontuzo: Hamleto vundas Laerton (Z); ŝi vundis al si la fingrojn je rompita glaso (Z); vi vundas (pentofare) viajn dorsojn per rimenoj (Z); la vundita birdo kaŝis sin en la herbo; ili batis kaj vundis min (X); kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem (Z); (f) ilia lango estas vundanta sago (X); ĉar multajn ĝi (la publikulino) vundis kaj faligis (X).
  1. Suferigi ies animon aŭ koron per dolora frapo: ofte ne pripensita parolo vundas kiel glavo (Z); la lakeoj en livreo vundis lian demokratian senton (B); tio vundis sian guston kaj inklinon al eleganteco (B); la ofendo estis nemeritita, forte vundanta (Z).
    kontuzi, ofendi.
  • vundo
    1. Ekstera aŭ interna difekto de la organismo: skrapvundo, ŝirvundo, mordovundo, ungovundo, pikvundo, batvundo, streĉvundo kc; sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas (Z); saĝa hundo post la vundo Z (pf); plej sanga vundo (Z); de la plando de la piedo ĝis la kapo estas en ĝi nenio sendifekta, nur vundoj kaj tuberoj kaj ulceroj pusaj (X); bandaĝi (X), resanigi (X) vundon; vundon pro vundo, kontuzon pro kontuzo! (X); (f) Eŭropo ankoraŭ suferas pro la vundoj de du mondmilitoj.
      lezo.
    1. Anima sufero, kaŭzita de ofendo: langa vundo plej profunda (Z); vundo sekreta doloras plej multe (Z); tiu nomo ekpikis la vundon de ŝia koro kvazaŭ per la pinto de ponardo (Z).
  • vunda
    Rilata al vundo: vundan lokon protektis, alian difektis (Z); piki al iu la vundan lokon (Z); vunda febro.
  • vundado
    Ago de iu, kiu vundas.
  • vundebla
    Tia, ke ĝi povas esti vundata: sole la kalkano de Aĥilo estis vundebla (B); lia fiereco estas vundebla per plej etaj kritikoj.
  • vundeto
    Supraĵa vundo.
  • vundito
    Homo vundita: la perdoj estis tricent mortintoj kaj mil vunditoj; levi la vunditojn de la batalkampo.
  • nevundebla
    Ne povanta esti vundata: la nevundeblaj dioj de Homero.
  • senvunda
    Ne ricevinte vundon: li revenis senvunda el la batalo.
  • brulvundi
    Vundi per brulo: urtikojn vi devas ŝirkolekti, kvankam ili brulvundos vin (Z).
  • brulvundo
    Vundo pro brulo: ŝvelaĵo de la brulvundo (X).
  • mordovundo
    Vundo, kaŭzita de mordo.
  • pafvundi
    Vundi per pafo: pafvunditaj aproj (Z).
  • premvundo
    [MEDICINO] Vundo pro forta kaj longdaŭra premo (ĝenerale de membro aŭ membroparto) kun kontuzo de muskoloj kaj aliaj histoj: premvunda sindromo (akuta rena insuficienco, ofte mortiga, aperanta ĉe vunditoj trafitaj de vastaj muskolaj kontuzoj kaj membraj dispremoj).
  • ungovundi
    Ungi.

    vundi


    Akceli la evakuadon de la vunditoj. Brogito eĉ sur (malvarman) akvon blovas (korniko vundita propran voston timas). Detergi vundon (per oksigenakvo). Kunkudri la lipojn de vundo per katguto. La lango estas vundanta sago. Levi la vunditojn el la batalkampo. Reveni, eskapi senvunda el la batalo. Surmeti pansaĵon sur vundon.
    ataki. bati. brulvundo. difekti. frapi. kontuzi. krusto : malmola supra aŭ ekstera tavolo (bakaĵo, kuiraĵo: pro varmo; vundo: pro sekiĝo de sango). mord/i. ofendi. pikadvundi. piki : puŝi (per pinta aĵo, aŭ per beko) en unu punkto; vundi per akra pinta ilo; (figure:) inciti. Profunda, dolora, grava vundo. Skrap-, ŝir-, mord-, ung-, pik-, bat-, brul-, streĉvundo. suferigi. tranĉi. uneskrap/i. ungevund/i. velaĵo de la brulvundo. vundo : difekto de la korpo, el kiu fluas sango, aŭ kie mankas karno aŭ haŭto; vundi (iun): fari vundon.
    ataki. batali. bruli. difekti. farmakopeo. grava. kritiki. malsana. medicino. militi. operacio. piki. suferi. ŝiri. tranĉi. traŭmato

    Iel rilatitaj:

    ambulancx asekurx atakx atricix bandaĝx batalx brankardx brulx cikatrx difektx farmakopex flux gravx haŭtx kritikx malsanx medicinx militx operacix pikx sangx suferx tranĉx traŭmatx ŝirx