tendenco
tendenc/o (1)
- Daŭra inklino al io: en la cerbo de l' homo la neracia tendenco batalas kontraŭ la racia; inflacia tendenco de merkato.
- [PSIKOLOGIO] Direkto al iu celo aŭ objekto, kiun prefere aŭ konstante alprenas la psika energio: tendenco al malsukceso povas radiki en kulposento pro la nekonscia ideo, ke kulpulo ne rajtas sukcesi.
- Daŭra emo disvastigi iun ideon, rekomendante ĝin pli-malpli malkaŝe en verko: rakonto kun morala tendenco; gazeto kun reakcia tendenco.
tendenca
Prezentanta tendencon, precipe 3: tendenca filmo; tendenca raporto.
partia.
tendencx
Iel rilatitaj:
antropocentrx
flux