kulero

*kuler/o

  1. Unu el la manĝiloj, konsistanta el tenilo kaj el kava parto, ovoforma aŭ ronda, per kiu oni ĉerpas likvojn aŭ duonsolidajn nutraĵojn: kulero el ligno; el malplena telero vane ĉerpas kulero (Z) (pf: kontraŭ neesto ne helpas protesto); mi aĉetis dekduon da kuleroj (Z).
  1. Tiu ilo, uzata kiel mezurunuo: kulero da medikamento (B); [KUIRARTO] kafkulero, supkulero; pli allogas kulero da mielo, ol da vinagro barelo (Z).
    glaso, kaftaso, pinĉaĵo.
  • kuleri (tr)
    Manĝi per kulero: kuleri supon, fiŝoleon, kaĉon.
  • kulerego
    Granda kulero, uzata por disverŝi supon en la telerojn.
  • kulereto
    Malgranda kulero, uzata ordinare por kaf- aŭ te-trinkado.
  • kuirkulero
    Granda, kutime ligna kulero, per kiu oni miksas ingrediencojn en kuirpoto aŭ pato.

    kulero


    Esprimoj

    El malplena telero vane ĉerpas kulero.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    kafkulero,kuirkulero,kuleranaso,kulerego,kulereto,kuleri,supkulero

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    fluaĵo
    kava
    ĉerpi
    glaso
    kaftaso
    pinĉaĵo
    miksi
    kulero : manĝilo aŭ ĉerpilo (iom) kuvo-forma
    manĝilo
    mezurunuo
    spatelo
    tenilo

    Ankaŭ vidu:

    kafo. kuiri. manĝilaro.

    Iel rilatitaj:

    flux glasx kafx kavx kuirx kuvx likvx manĝilarx manĝx mezurx miksx pinĉx spatelx tasx tenx ĉerpx