fermento

ferment/o

  1. Mikrobo, produktanta enzimojn, pli speciale fermentigajn enzimojn: laktataj fermentoj de jogurto.
  1. Enzimo.
  • *fermenti (ntr)
    1. Malkomponiĝi pro fermentado: la mosto fermentas en la tino; nenion fermentintan manĝu (X); ne vidiĝu ĉe vi fermentinta pasto (X).
    1. (f) Esti en plena aktiveco: gigantaj planoj fermentas en mia kreema kranio (Z).
      putri, boli.
  • fermentado
    1. [KEMIO] [BIOLOGIO] Oksidoredukta, energidona malkomponiĝo de organika substanco en malesto de oksigeno, katalizata de enzimoj: alkohola, butirata, laktata fermentado; ĉela fermentado.
      oksidado, spirado.
    1. [KOMUNUZO] Malkomponiĝo aŭ transformiĝo de substanco, kaŭzata de mikrobo (bakterio, gisto, ŝimo ktp): fermentado de vinbersuko al vino, de brasiko al saŭrkraŭto, de sojfaboj al sojo; putra fermentado.
      gisto.
  • fermentaĵo
    1. Fermentanta maso.
    1. [KUIRARTO] Peco de jam fermentinta pasto, kiu, miksite kun nova pasto, ĝin fermentigas: dum sep tagoj fermentaĵo ne troviĝu en viaj domoj (X); (f) gardu vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj kaj Sadukeoj (X).
      gistaĵo.
  • fermentigi
    Fari, ke io fermentu: fermentigi tabakon; malmulto da fermentaĵo fermentigas la tutan mason (N).
  • fermentilo
    Gisto.
  • nefermentinta, senfermenta
    Preparita sen fermento: senfermenta pano (X) (maco).
  • labfermento
    Labenzimo (Vd labo ¹).

    fermentx


    Iel rilatitaj:

    bacilx bierx bolx cidrx kuirx kukx laktx panx vinx