barelo

  1. Ronda ventroforma ujo el lignaj kurbaj tabuletoj, kunfirmigitaj per feraj aŭ lignaj ringoj, kun du plataj fundoj, uzata por enteni vinon, akvon aŭ aliajn likvojn: barelo da vino, biero; pli helpas guto da feliĉo, ol barelo da saĝo; barelo malplena sonas plej laŭte (Z) (plej fanfaronas senvaloruloj; glori, rado); barelbendo, barelringego.
    kuvo, sitelo, tino. [VIDU] tabulo.
  1. Same uzata, samforma aŭ cilindra ujo el metalo aŭ plasto.
  1. Malnova franca (ĉ. 220 l), nuna angla k usona mezurunuo de volumeno (ĉ. 160 l).
  • barelejo
    Fabriko de bareloj.
  • bareleto
    1. Malgranda barelo: bareleto da tritiko (Z).
    1. Cilindra ujo, en kiu troviĝas la risorto de horloĝo.
    1. Turniĝa peco de revolvero, entenanta la kartoĉojn.
  • bareliĝi (Z)
    (f) Ventrodikiĝi, kiel barelo.
  • barelisto
    Metiisto pri bareloj.
  • elbareligi
    Fluigi (precipe bieron) rekte el la barelo.
    spili.
  • naĝobarelo (Z)
    Buo.
    barelo

    barelo

    Bildvortaro

    283 : Barelisto kaj tenujfaristo


    283-01 -33 : barel- kaj tenufarejo
    283-01 : cilindra rezervujo
    283-02 : mantelo el daŭboj
    283-03 : ŝtala ĉirkaŭbendo
    283-04 : streĉbolto
    283-05 -10 : barelo
    283-06 : barelkorpo
    283-07 : spilotruo
    283-08 : ĉirkaŭbendo
    283-09 : daŭbo
    283-10 : barelfundo
    283-11 : barelisto
    283-12 : daŭbostreĉilo
    283-13 : rulringa ŝtalbarelo
    283-14 : termoplasta tankuvo
    283-15 : firmiga bendo el profilŝtalo
    283-16 : tubopeco el vitrofibre firmigita sinteza rezino
    283-17 : tubo
    283-18 : flanĝo
    283-19 : vitromato; vitroteksaĵo
    283-20 : rezervujo el vitrofibre firmigita poliestera rezino
    283-21 : homluko [por eniri]
    283-22 : kovrilo de homluko kun manrada fermilo
    283-23 : konekta tuboflanĝo
    283-24 : fermkrana flanĝo
    283-25 -27 : mezurujo
    283-26 : mantelo
    283-27 : ŝrumporingo
    283-28 : dozilo de hardantaĵo
    283-29 : viskozometro, viskozmezurujo
    283-30 : foldorulo
    283-31 : ŝaffela rulo
    283-32 : aŭtogena veldpistolo
    283-33 : varmaera pistolo

    Iel rilatitaj:

    -uj Danax adzx bierx bux cilindrx daŭbx horloĝx kartoĉx kuvx likvx mezurx revolverx sitelx tabulx tinx vinx volumenx ĝardenx