-er

*-er/¹


I- Sufikso , signifanta unu el la konsistigaj elementoj de tutaĵo: sablero (Z), fajrero (Z), monero (Z), neĝero (Z), polvero (Z); hakado de ligno donas lignerojn (Z); el malgrandaj akveroj (gutoj) fariĝas grandaj riveroj (Z); de ŝafo senlana eĉ lanero taŭgas (Z); miloj da oreroj k arĝenteroj (X).
  • II- Samsignifa memstare uzata morfemo:
  • ero
    Elementa peceto: teorioj, kiuj enhavas eĉ ne la plej malgrandan eron da probablo; doni al cignoj eretojn da pano (Z).
    atomo, floko, fragmento, guto, parto, peceto.
  • diserigi
    Disigi en elementojn.
    dismembrigi, analizi.
  • diseriĝi
    Disfali en erojn: ĉe tiaj temperaturoj, la materio diseriĝas.
  • diseriĝo
    [FIZIKO] Transformiĝo spontana de partiklo al pluraj malpli pezaj partikloj: neŭtrono diseriĝas en protonon, elektronon k neŭtrinon; alfa-radioaktiveco k beta-radioaktiveco k ankaŭ fisio estas ekzemploj de nuklea diseriĝo.
    RIM. Tamen, se partiklo ŝanĝiĝas, elsendante nur senmasajn bosonojn, kiel en gama-radioaktiveco, tion oni kutime ne nomas diseriĝo.

    -er

    PMEG: [er]

    analizi. atomo. dismembrigi. elektrono. elemento. floko. fragmento. guto. neŭtrrino. parto. peceto. protono. sufikso. transformiĝo.

    Iel rilatitaj:

    atomx partx