kontinento
kontinent/o (1)
[GEOGRAFIO] ĉiu el la grandaj dividaĵoj de tero, kiujn la oceanoj disigas unu de alia, kaj kiun oni povas trapasi, ne transirante maron: la kvin kontinentoj; sur la kontinento de Eŭropo (Z) (ekskluzive de Britio). kontinentbreto
[GEOGRAFIO] Parto de kontinento, kiu per facila deklivo kontinuas sub la maro, kaj ĉe kiu la marfaŭno estas malsama, ĉe la pli grandaj profundaĵoj. kontinenta
Rilata al kontinento, en geologio inklude de ĝia submara parto: [GEOGRAFIO] [GEOLOGIO] kontinenta breto, deklivo, glasiso, marĝeno; kontinenta krusto.
REVO: [kontinento]
Afrikx ameriko antarkto aŭstralio azio eŭropo
Iel rilatitaj:
Afrikx
Amerikx
Azix
Aŭstralix
Eŭropx
amerikx
antarktx
aŭstralix
bretx
geografix
geologix
partx