fragmento

*fragment/o

  1. Peco de rompita objekto: fragmento de poto, de osto.
  1. Apartigita aŭ nekompleta parto, precipe el literatura verko: de la poemo li citas nur fragmentojn; publikigi filozofiajn fragmentojn.
  1. Kio restas el arta aŭ literatura verko, de kiu la cetero estis perdita aŭ restis nekompletigita: fragmentoj el la perditaj tragedioj de Eŭripido; fragmentoj el helena statuo; (f) li provis savi la fragmentojn de sia feliĉo.
  • fragmenta
    Disigita en apartajn ne sufiĉe kunligitajn partojn, al kiu mankas unueco: fragmenta romano; fragmentaj scioj (ne koheraj); (la reformoj) devas esti ne blindaj kaj fragmentaj, kiel la ĝisnune proponitaj (Z).
  • fragmentigi
    Disigi en fragmentojn: fragmentigi la malfacilaĵojn por pli facile ilin solvi.
  • fragmentiĝo
    [EKOLOGIO] Diseriĝo de habitatoj de plantoj kaj bestoj kaj de pejzaĝoj i.a. pro la konstruado de vojoj, kanaloj ks infrastrukturoj, kiu bremsas aŭ malhelpas la naturan disvastiĝon de diversaj vivuloj.

    fragmentx


    Iel rilatitaj:

    biopsix citx partx