porcio

*porci/o

  1. Dividita aŭ disdonata parto de tutaĵo: mi devis enfroti al mi bonan porcion da tabako (Z); mi donu al vi bonan porcion da batoj (Z); li perdis la malgrandan porcion da prudento, kiun li posedis (K).
  1. Dividita aŭ disdonata kvanto da manĝaĵo: li ricevis pli, ol kiom lia porcio; porcio da pano, da glaciaĵo (K), da viando (Z); ĉe la marbordo ĉiam troviĝas ankoraŭ unu porcio da fiŝoj por malsata buŝo (Z); li disdonis al ĉiu po unu bulo da pano, po unu porcio da viando (X); la porcio de Benjamen estis kvinoble pli granda, ol la porcioj de ĉiuj (X); porciolimigo en milittempo; porciokuponoj.
  • porciumi (tr)
    Limigi la kvanton de tiu aŭ alia nutraĵo kiun ĉiu rajtos ricevi: la registaro porciumis la kafon.

    porcix


    Iel rilatitaj:

    manĝx partx