-on

on/¹


I- Sufikso , almetiĝanta al numeraloj kaj uzata por derivi vortojn, indikantajn unu el la egalaj partoj de tuto: tri estas duono de ses (Z); unu tago estas tricent-sesdek-kvinono de jaro (Z); dum tri kvaronoj da jaro (Z); duono de ni mortos (Z); el multaj milonoj fariĝas milionoj (Z); tri kaj duona funtoj da butero; duone dek estas kvin.
  • II- Samsignifa memstare uzata morfemo:
  • ono
    [MATEMATIKO] Frakcio kun numeratoro egala al unu.
  • oneco = titro.
  • onigi
    [MATEMATIKO] Dividi.
  • on/²
    [KEMIO] Sufikso , uzata:
    1. post nomo de hidrokarbono por nomi ketonojn: propanono, cikloheksanono (Vd heks/);
    1. tradicie post nomo de plantoj, pli malofte de organoj k.a., por nomi ketonojn: tujono.
  • on/³
    Sufikso , uzata por nomi funkciajn unuojn de:
    1. [ANATOMIO] organoj, histoj: miono, nefrono, neerono.
    1. [BIOLOGIO] 'de biomolekuloj: kodono.


    -on

    PMEG: [on]



    Iel rilatitaj:

    partx