partiklo

partikl/o

[FIZIKO] Tre malgranda peco de materio, precipe pp la eroj de la atomo: alfa-partiklo (la kerno de heliumo); elementa partiklo (partiklo ne diserigebla). SIN. korpusklo.
  • virtuala partiklo
    [FIZIKO] Partiklo, estiĝanta dum tre mallonga tempo dum iu procezo malgraŭ nesufiĉo de energio por ĝia kreo (ebla pro la principo de necerteco).
  • antipartiklo
    Partiklo, havanta egalan mason kiel la komparita partiklo, sed inversajn kvantumajn nombrojn: la pozitrono estas la antipartiklo de la elektrono.

    partiklo


    Iel rilatitaj:

    atomx bosonx ciklotronx korpx partx