-an

PMEG: -an ]
I- Sufiks o signifanta:
  • membron de grupo: komitatano, civitano, familiano, samklasano;
  • loĝanton de loko: Amerikano, Parizano, urbano, vilaĝano, insulano;
  • adepton de sistemo, disĉiplon de majstro: respublikano, islamano, samideano; Kristano, Luterano.

  • RIM. En ĉi tiu senco 'an' indikas simple faktan apartenecon, dum 'ist' emfazas, se necese, aktivan partoprenon en la koncerna ismo (Kp respublikisto, islamisto).

  • an/²
    Suf. , uzata por nomi la saturitajn hidrokarbonojn (alkanojn k ciklalkanojn): metano, etano, butano, heksano, dekano, mentano.
    -en/, -in/.
  • II- Samsignifa memstare uzata morfemo:
  • ano
    Membro de grupo, de societo: vi donas al la tuta mondo la eblon korespondi libere kun ĉiu ano de tiu popolo (Z); ano de la E-ista Berlina grupo.
  • anaro
    Neorganizita grupo: la publiko, kiu ĉiam iras kiel anaro da ŝafoj post la kriemuloj (Z); la homaro ne restos eterne senhelpa anaro da ekzistaĵoj ne komprenantaj unu la alian (Z); plej grava parto de la tuta E-ista anaro (Z); ĝi al la pioniroj de la ideo konstruos monumentojn kun tia sama anara (grega) sento, kun kiu ĝi superĵetas ilin per koto (Z).
  • aniĝi
    Iĝi ano de grupo: li ĵus aniĝis al nia klubo.
    aliĝi.

  • -en/, -in/.

    Esprimoj

    Ili ĉiujn tri jarojn (= ĉiun trian jaron) elektas siajn membrojn.
    Remeti elartikigitan membron.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    akademiano, amerikano,anaro,aniĝi,ano, baptanino, estrarano, familiano, kalvinano, kaŭkazano, komitatano, kristanino, kursano, lernejano, luterano, montarano, movadano, parizanino, partiano, policano, samideanino, samklasano, samsortano, samtempano, stepano, urbano, ŝipano, ŝtatano

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    aliĝi
    baloti
    delegi
    deĵori
    gvidi
    kotizi
    partopreni
    prezidi

    estro
    grupo
    komisiono
    komitato
    membro
    organizo
    sekretario
    societo

    Ankaŭ vidu:

    organizi .

    Iel rilatitaj:

    -estr adeptx al aliĝx asimilx balotx delegx deĵorx familix grupx gvidx komisionx komitatx kotizx membrx organizx partx prezidx sekretarix societx sufiksx