distribui

distribu/i (tr) (8)

Disdoni al ĉiu parton de io laŭ ties destino: li distribuis grandajn sumojn al la mizeruloj; la leterportisto distribuas la leterojn; distribui laboron inter ĉiuj; Dio distribuis ĉion egalmezure (Z).
  • distribua
    1. [FIZIKO] [KEMIO] Rilata al distribuo: la distribua ekvilibro de solvita substanco inter du nemikseblaj solvantoj; distribua instalaĵo.
    1. [MATEMATIKO] (pp operacio rilate al alia operacio) Tia, ke ĝi kunefikas kun la alia operacio en certa maniero, esprimita en la kazo de multipliko k adicio per la identaĵo a(b + c) = ab + ac.
  • distribuo
    1. Ago distribui.
    1. Maniero, en kiu io estas distribuita: distribuo de la vaporo en la cilindron.
  • dunomiala distribuo
    [STATISTIKO] Diskreta probablodistribuo, kiu reprezentas muestradon kun redono.
  • frekvenca distribuo
    [STATISTIKO] Tabelo, montranta la frekvencojn de valoroj de diskreta variablo, aŭ ties frekvencojn en diversaj intervaloj.
  • akumula frekvenca distribuo
    [STATISTIKO] Tabelo, kiu por la supera limo de ĉiu klasintervalo montras la frekvencon de valoroj sub aŭ egalaj al tiu limo.
  • absolute kontinua distribuo
    [STATISTIKO] Probablodistribuo tia, ke ĝia probablodenso ekzistas.
  • normala distribuo, gaŭsa distribuo
    [STATISTIKO] Probablodistribuo tia, ke ĝi havas probablodensecon egalan al
    (2π v) exp [-(X - M )²/2V] , kie m estas la ekspekto kaj v la varianco.
  • distribuilo
    Mekanismo, kiu distribuas vaporon en cilindron, por efiki sur piŝto: glitvalva, klapa distribuilo.
  • probablodistribuo
    [STATISTIKO] (pp stokasta variablo) Funkcio, kies valoro de punkto x estas la probablo, ke la stokasta variablo ne superas x.

    distribui

    Esprimoj:

    Li distribuis grandajn sumojn al la mizeruloj
    La leterportisto distribuas la leterojn. laboron inter ĉiuj.

    Kelkaj kunmetaĵoj:

    absolute kontinua distribuo, akumula frekvenca distribuo, distribua, distribuilo, distribuo, dunomiala distribuo, frekvenca distribuo, normala distribuo, gaŭsa distribuo, probablodistribuo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    Dis dividi, dis doni, dis partigi

    Rilatitaj vortoj:

    matematiko
    operacio
    probablo
    statistiko

    Iel rilatitaj:

    densx dividx donx matematikx operacix partx probablx statistikx tabulx