elemento

element/o

  1. Unu el la kvar fundamentaj substancoj (aero, fajro, akvo k tero), kiuj laŭ kredo de la antikvuloj konsistigis la universon.
  1. Unu el tiuj kvar substancoj, rigardata kiel medio taŭga por la vivo: ĉiuj anasidoj sentis sin bone en la malseka elemento (Z); tie supre (en la salono) mi ne estas en mia elemento (Z).
  1. ĉiu el la grandaj naturfortoj (vento, maro k.a.): la elementoj, kiuj ekstere sovaĝas (Z); (f) antaŭ ĉio, ĉu ŝi estos kapabla mem venki la elementojn malamikajn, fari ĝustan uzon el la elementoj amikaj? (Z).
  1. Substanco, supozita simpla k konsistanta el samsubstancaj eroj: [KEMIO] oni konas 109 kemiajn elementojn. [VIDU] Mendelevo.
  1. ĉiu el la konsistigaj eroj de tutaĵo: vortoj estas la elementoj de parolo; la intelektaj elementoj de la socio; fremdaj elementoj alfluis en la landon (B); (kompata emo) enhavas en si elementon de necerteco (Z).
    komponanto 1.
  1. ĉiu el la plej necesaj k plej simplaj principoj de scienco, per kiuj oni komencas la instruadon pri ĝi: elementoj de fonetiko, gramatiko, fiziko.
  1. [ELEKTRO] ĉiu el la paroj (zinko k kupro, aŭ zinko k karbo), kiu produktas elektron en pilo; ĉiu el la paroj da platoj, kiu amasigas k reliveras elektron en akumulatoro.
  1. [MATEMATIKO] (pp aro) ĉiu objekto (aĵo, ero, ento) apartenanta al la aro.
  • elementa
    1. Konsistiga k simpla, nemalkomponebla: la elementaj korpoj; elementa analizo; elementa kvanto.
    1. Fundamenta, baza: la elementaj fortoj de la vivo.
    1. Komenca, plej simpla, unuagrada: elementa lernolibro de aritmetiko; elementa lernejo; batali pro la plej elementa homa libereco (Z); elementa necesaĵo por kultura lingvo (Z); elemente simpla.
  • parolelemento
    [LINGVOSCIENCO] Vorto rigardata laŭ ĝia gramatika kategorio.
    vortospeco.
  • frazelemento
    [LINGVOSCIENCO] Sintagmo, rigardata laŭ ĝia funkcio en la frazo. [VIDU] subjekto, predikato, predikativo, objekto, adjekto, epiteto, suplemento, komplemento.
  • regulelemento
    Aldona elemento de akumulatora baterio por reguli la tension.
  • termoelemento
    [ELEKTRO] Aparato, enhavanta termoparon en elektra kontakto kun hejta elemento el drato, k uzata por mezuri malgrandajn kurentojn.
  • vortelemento
    Morfemo.

    elementx


    Iel rilatitaj:

    abocx aktinix aluminix americix amfoterx antimonx argonx arsenx arĝentx astatx atomx barix berilix binarx bismutx boro bromx cerix cezix facilx ferx manĝx metalx naturx okazx orx partx periodx simplx tutx unu