frakcio

frakci/o (1)

  1. [MATEMATIKO] Nombro esprimita kiel kvociento de du aliaj nombroj, nome la dividato (numeratoro aŭ numeranto) skribata super aŭ maldekstre de streko, kaj la dividanto (denominatoro aŭ nomanto) sub aŭ dekstre de ĝi (4 aŭ 3/4): decimala frakcio (kutime skribata per komo aŭ punkto: 0,75 aŭ 0.75); perioda decimala frakcio (tia, ke ekde iu cifero la decimaloj ripetiĝas periode); reduktebla frakcio (kies numeratoro kaj denominatoro ne estas primaj inter si); propra frakcio (kies denominatoro estas pli granda ol ĝia numeratoro); nepropra frakcio (kies numeratoro estas pli granda aŭ egala al ĝia denominatoro); miksa frakcio (frakcia nombro). [VIDU] divido.
  1. [TEKNIKOJ] Parto apartigita de tutaĵo: oni uzas nur frakcion de la ricevita precipitato.
  1. [POLITIKO] Apartigita grupo de anoj en partio, parlamento ks, havanta sian propran programon; (analoge) la frakcioj en SAT.
  • frakcia
    Rilata al frakcio:
    1. [MATEMATIKO] frakcia nombro (racionala nombro skribita kiel entjero plus frakcio inter 0 kaj 1, ekz. 2 1/2;
    1. frakcia distilado (bazita sur la nesama volatiliĝemo de substancoj, kio ebligas ilian disiĝon); frakcia kristaligado, centrifugado;
    1. frakcia laboro (minacanta la unuecon de partio).
  • frakcii (tr)
    Dividi en frakciojn: frakcii petrolon, partion.
  • frakciado
    Ago de frakcianto.
  • frakciismo
    [POLITIKO] Metodo celanta estigi plurajn frakciojn interne de partio.
  • frakciisto
    Tiu, kiu praktikas frakciismon.
  • ĉena frakcio, ĉenfrakcio
    [MATEMATIKO] Frakcio, kies denominatoro estas entjero plus frakcio; tiu lasta povas esti kunmetita en la sama maniero ktp.

    frakcix


    Iel rilatitaj:

    ciferx denominatorx partx