imperio

*imperi/o

  1. [HISTORIO] Granda regno, kiu estas bazita sur militforto, entenas ordinare diversajn venkitajn popolojn, kaj kies estro sin rigardas kiel superan al la reĝoj: la Roma, Japana, Germana, Aŭstra imperio; la imperio de Hindujo; la Napoleona imperio.
  1. [HISTORIO] La tuto de granda regno kun siaj kolonioj: la Franca, Brita imperio; akiri al si gravan kolonian imperion.
  • imperia
    Apartenanta al imperio: imperia lando, kolonio, krono, titolo.
  • imperii (ntr)
    Regi, kiel imperio; superpotenci: dividu kaj imperiu!; la romana imperiado iam etendiĝis super Anglujo.
  • imperiestro
    Plej alta titolo inter la regnestroj: la Reĝo de Granda Britujo kaj imperiestro de Hindujo; Via imperiestra moŝto (Z); imperiestrino, imperiestredzino.
    ĉaro, mikado, sultano, ŝaho.
  • imperiismo
    1. Doktrino de la partianoj de imperia formo de regado.
      absolutismo, faŝismo.
    1. Doktrino, agado de tiuj, kiuj celas por sia patrujo superregadon super fremdaj landoj; mondregemo.
    1. [MATERIISMO] Ekspansiemo de ŝtato plej ofte despota kun sklaveca aŭ servuteca socisistemo, por konkeri pliajn teritoriojn kun celo akapari la havaĵon de la konkeritoj kaj ilin devige laborigi; aparta formo estas la kapitalista imperiismo (fina stadio de la kapitalismo), kies ĉefa motoro estas bezono de merkatoj por troaj produktoj kaj de investosferoj por kapitaloj. [VIDU] satelita.
  • imperiisto
    Partiano de imperiismo.

    imperio

    Esprimoj:

    dividu kaj imperiu! la romana imperiado iam etendiĝis super Anglujo.
    la Reĝo de Granda Britujo kaj imperiestro de Hindujo.
    la franca, brita imperio
    la imperiismo de la Sankta Roma Imperio Ĝermana apelaciis al kristanismo kaj historia modelo
    la imperio de Majkrosoft
    la napoleona imperio.
    la roma, ĉina, germana, aŭstra-hungara imperio
    mi ne kredas, ke estas malicaĵo mencii faŝisman kontraŭimperiismon en unu vico kun aliaj kultur-orientitaj kontraŭimperiismoj
    se morgaŭ Eŭropo kaj Usono estos regataj socialisme, la sennaciiga procezo ne povos pro tio halti kaj sekve ni havos ian socialisman imperiismon

    Kelkaj kunmetaĵoj:

    imperia, imperiestro, imperii, imperiismano, imperiismo, imperiisto, kontraŭimperiismo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    caro, cezaro, mikado, ŝaho
    dinastio
    faŝismo.
    kolonio
    konkerado
    kontraŭkoloniismo
    krono
    lando
    militforto
    monarkio
    monarĥo
    mond regemo.
    regno
    reĝo
    super nacia
    super potenco

    Rilatitaj vortoj:


    Iel rilatitaj:

    Aleksandrx Aŭrelianx Bizancx Bonapartx Cezarx carx dalmatikx dinastix faŝismx kolonix konkerx kronx landx mikadx militx monarkx monarĥx nacix potencx princx regnx regx reĝx ŝahx