ministro

ministr/o (1)

Ano de ŝtata registaro kaj ordinare estro de iu difinita fako de la ŝtataj aferoj: al la ministroj de publika instruado (Z); la ministro de la Aferoj Eksterlandaj (Z); ministro pri financoj, pri ekonomio, pri kulturo (M); fine aperis unu ministro de la kortego (Z); senpostena ministro.
  • ministraro
    Kabineto 3.
  • ministrejo
    1. Domego, enhavanta la oficejojn de iu ministra fako.
    1. Tuto de la oficistaro de iu ministra fako, departemento: la ministrejo ordonis, ke [...] .
  • ĉefministro
    La unua inter la ministroj, havanta super ili prestiĝan aŭ funkcian superecon.
  • subministro
    Ministro de malpli grava fako.

    ministro


    ĉefministro. Intrigoj, kiuj ruinigis la aŭtoritaton de la ĉefministro. La demisio de la ministraro estas probabla. ministraro. ministrejo. ministro.
    akcizo. Atenci la liberecon de la civitanoj. baloto. Benko de la registaro, en la parlamenta ĉambro. civitana edukado. civitanigi. civitano. civito. Ĉiu parlamento havas la rajton amendi. dekreto. deputi. Difini sian politikon. elekti. Fari strutan politikon. Havi nediskuteblan, nekontesteblan, nedisputeblan aŭtoritaton. imposto. Iniciati novan politikon. Internigi fremdajn civitanojn en koncentrejon dum milito. Interpelacio. Kabineta ataŝeo. kampanjo. konstitucio. Kontraŭ-konstitucia aresto. La individuaj garantioj (pri la sekureco de ĉiu civitano). leĝo. Li sinsekve encirkvitigis ĉiujn administraciojn de sia lando. Milito defenda, agresa, maljusta, kolonia, ekster landa, interna, enlanda, intercivitana, malvarma, psikologia, totala, fulma, prembutona (=butonprema), la plej ekstermanta (kiun oni konis en la historio), preventa. Ministeria "skipo". ordeno. parlamento. partio. Postuli la konfidon de la Parlamento. Prezenti apologion de sia politiko. Proviantadministracio. Rajtoj kaj devoj fiksitaj en la konstitucio. Senkonfesia civitano. Submeti konstitucion al referendumo. Tia politiko defias ĉian difinon. Unuĉambra, duĉambra parlamento. voĉdoni.
    administri diktaturo. estr. juro. lando. leĝo. libera. militaferoj. militi. politiko. regi. reĝimo. sociologio. ŝtato.

    Iel rilatitaj:

    -estr administrx ataŝex departementx diktaturx diskutx fidx jurx landx leĝx liberx militaferx militx politikx regx respublikx reĝimx sekurx sociologix ŝtatx