kolonio

koloni/o (1)

  1. [HISTORIO] Sendependa civito, fondita de grupo da helenaj elmigrintoj.
  1. [HISTORIO] Garnizono de eksmilitistoj, instalita de la Romaj regantoj en konkerita teritorio, kiun ili tenis en submetiĝo kaj kies plej bonajn kampojn ili rekvizicie ekspluatadis: multaj modernaj urboj devenas de romiaj koloniaj, kaj eĉ konservas ties nomon, ekz. Kolonjo.
  1. Teritorio okupita, administrata kaj ekspluatata de ŝtato ekster siaj landlimoj, ofte transmare: establi, fondi kolonion; la kolonioj de la Brita Krono; Siberio estis la unua rusa kolonio.
    protektorato.
  1. Aro de la samnacianoj, instalitaj en tia teritorio: kolonio de Aŭstraliaj elmigrintaj en Paragvajo.
  1. Aro de samnacianoj, loĝanta en alinacia urbo aŭ reĝiono: la germana kolonio en Parizo; la irlanda kolonio en Nov-Jorko; la italaj kolonioj en Usono.
  1. Aro de personoj aŭ bestoj sammaniere kaj kune vivantaj: kolonio de pentristoj; kolonio de abelaj, de paseroj.
  1. [BIOLOGIO] Kunaĵo de unu- aŭ plur-ĉelaj, interrilataj individuoj de la sama sp., ĝenerale havanta pli-malpli difinitan formon: kolonio de cianobakterioj, unuĉelaj algoj, briozooj.
  1. [BIOLOGIO] Amaso de samspecaj bestoj sur unu loko: ovkolonio, larvkolonio.
  1. [BAKTERIOJ] Aro de mikroboj, kiu kreskas el punkto de solida kultivmedio kaj ĝenerale aspektas kiel ronda makulo rekonebla pro sia konsisto kaj koloro; tiu ĉelaro devenas el ĝenerale nur unu praĉelo.
    kultivaĵo, klono.
  • kolonia
    Rilata al kolonio: koloniaj militoj; kolonia ministerio.
  • kolonii (tr)
    Fondi kolonion en teritorio: Angloj kaj Francoj samtempe koloniis Nord-Amerikon.
  • koloniado
    Ago de tiuj, kiuj kolonias: la koloniado de Afriko daŭris plurajn jarcentojn; (f) tiu planto kolonias novan teritorion.
  • koloniano
    Ano de kolonio 4.
  • koloniiĝi
    Iĝi kolonio: Anglujo koloniiĝis de la Normandoj.
  • koloniismo
    Ekonomia sistemo, kiu bazas la prosperon de regno sur la ekspluatado de ĝiaj kolonioj.
    imperiismo.
  • koloniisto
    Partiano de koloniismo.
  • rekolonii
    [EKOLOGIO] (pp vivuloj) Ree kolonii biotopon, kies biocenozo estis parte aŭ tute detruita ekz. de incendio, vulkana elsputo, poluado.
  • kontraŭkoloniismo
    Politika movado opozicia al koloniismo.

    kolonio

    Esprimoj:

    Marsejlo estis greka kolonio; kolonio komunista de Aŭstraliaj elmigrantoj estas nun fondata en Paragvajo
    venis ordono forkonduki ŝin en la orientan dezerton, kie apartigita de homoj, ekzistis kolonio de lepruloj
    ĉiuj [dometoj] identas, dronante en verdaĵo de legomĝardenoj, ĝardenetoj kaj florejoj: tio estas la laboristaj kolonioj

    Kelkaj kunmetaĵoj:

    kolonia, koloniado, koloniano, kolonii, koloniismo, koloniisto, koloniiĝi, kontraŭkoloniismo, rekolonii

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    Teritorio, loĝata kaj administrata de el migrintoj en fremda lando aŭ neokupita regiono; pli vaste: tereno, sur kiun oni instalis specifan loĝantaro
    protektorato
    Aro de mikroboj, kiu kreskas el punkto de solida kultivmedio kaj ĝenerale aspektas kiel ronda makulo rekonebla pro sia konsisto k koloro; tiu ĉelaro devenas el ĝenerale nur unu praĉelo
    kultivaĵo
    klono.
    lando, loĝi, sendependa,

    Rilatitaj vortoj:

    imperiismo
    imperio

    Iel rilatitaj:

    administrx adventicx briozox imperix klonx kultivx landx loĝx migrx mikrobx protektoratx sendependx teritorix ĉelx