vilaĝo

*vilaĝ/o

Malvasta aro da domoj, kortoj ks, kies loĝantoj vivas precipe el la terkulturado: pli facile estas perdi (de kartludo) vilaĝon, ol akiri domon (Z); vi en la urbo, vi en urbeto, en la malgranda vilaĝo (Z); li alvenas rekte el sia vilaĝo (pp homo sensperta aŭ naiva); vilaĝeto; intervilaĝa vojo.
  • *vilaĝa
    Rilata al vilaĝo: la vilaĝa vivo; malriĉa vilaĝa virino (Z); vilaĝa dometo.
  • *vilaĝano
    Loĝanto en vilaĝo, kamparano: per mono, ne per mano punu vilaĝanon (Z) (servutulon).
  • vilaĝestro
    Homo, elektita de siaj samvilaĝanoj, por administri la aferojn de la vilaĝa komunumo.
  • ladvilaĝo
    Aro da kabanoj, ladtegmentaj, loĝataj de senhavuloj, apud grandurboj.

    vilaĝo


    Esprimoj

    Li venas rekte el sia vilaĝo (li ne spertas).

    Kelkaj kunmetaĵoj

    ladvilaĝo,vilaĝa,vilaĝano,vilaĝestro,vilaĝo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    farmi
    kulturi
    pumpi
    ĉerpi

    Ladvilaĝo (onda lado)
    barilo
    baseno
    bieno
    cisterno
    heĝo
    kabano
    kampo
    korto
    plektobarilo
    puto
    senhavulo
    vepro
    ĝardeno

    Ankaŭ vidu:


    loĝi.

    Iel rilatitaj:

    Cistercix domx komunumx landx loĝx