parko

*park/o

  1. Granda terpeco, ĉirkaŭbarita, taŭge flegata, kun arboj kaj gazonoj, dependanta de kastelo, kampara domego ks, kaj uzata por promenado aŭ ĉaso.
  1. Parto de urbo, orname provizita per grandaj gazonoj, arboj izolitaj aŭ grupigitaj, lagetoj kaj florejoj, por la distro de la publiko.
  1. [ARMEOJ] Loko, kie estas deponitaj la materialo, iloj, municioj, motorveturiloj, aviadiloj k.a. de armeo.
    parkotrako.
  1. Baseno, aranĝita por la bredado de ostroj, kaj kovrata de la maro ĉe la alta tajdo.
  1. = parkumejo.
    garaĝo.
  • parki (tr) = parkadi, parkumi.
  • parkadi, parkumi (tr)
    (pp veturilo). Restigi provizore.
  • parkadejo, parkejo, parkumejo
    Loko, rezervita por provizore restigi aŭtomobilojn.
  • naturparko
    [EKOLOGIO] Pli-malpli vasta regiono protektata de la ŝtato, por ke bestoj kaj plantoj povu libere vivadi.
    rezervejo.

    parko


    Esprimoj

    En angulo de la parko, ĉe la lago, troviĝis eta benko, kiu estis la sola atestanto de iliaj varmaj kisoj.
    Lozanĝe plantita arboparko.
    Ni serĉis en la urbo vojaĝagentejon, kiu ofertus al ni ekskurson al la nacia parko.
    Ĉi tie vi povos parkumi aŭton senpage.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    naturparko,parkadejo,parkadi,parkejo,parki,parko,parkokinejo,parkotrako,parkumejo,parkumi

    Vortoj uzitaj en la sama kunteksto

    distra
    publika
    urba

    aleo : vojo inter arboj en ĝardeno aŭ parko
    arbareto
    arboj
    baseno
    deponejo
    ekologio
    floroj
    garaĝo
    gazono
    lageto
    promenejo
    rezervejo
    ripozejo
    ĝardeno

    Ankaŭ vidu:

    arbo aŭtomobilo domo ekologio ekologo ĝardeno ripozi urbo vojo

    Bildvortaro


    84-01 -40 : baroka kastelparko; franca parko
    84-01 : groto
    84-02 : najado, ŝtonfiguro
    84-03 : oranĝerio
    84-04 : bosketo
    84-05 : labirintĝardeno; labirinto el heĝaro; heĝlabirinto
    84-06 : subĉiela teatro
    84-07 : barokstila kastelo
    84-08 : ŝprucfontanaro; parkbaseno
    84-09 : kaskado; artefarita plurŝtupa akvofalo
    84-10 : statuo
    84-11 : soklo; piedestalo; postamento
    84-12 : globforme pritondita arbo
    84-13 : konusforme pritondita arbo
    84-14 : ornama arbusto
    84-15 : ĉemura fontaneto; murfontaneto
    84-16 : parkbenko
    84-17 : pergolo
    84-18 : gruzvojo
    84-19 : piramidforme tondita arbo
    84-20 : statuo de Amoro
    84-21 : fontano
    84-22 : fontana akvoŝprucaĵo; akvoradio; ŝprucradioj
    84-23 : vasko
    84-24 : fontanbaseno
    84-25 : basenrando
    84-26 : promenanto
    84-27 : fremdulgvidantino; ĉiĉeronino
    84-28 : grupo de turistoj
    84-29 : parkoregularo
    84-30 : parkogardisto
    84-31 : parka pordego; krada pordego el forĝita fero
    84-32 : parkenirejo
    84-33 : parka kradobarilo
    84-34 : kradostango
    84-35 : ŝtona florvazego; ŝtonvazo
    84-36 : razeno; gazono
    84-37 : vojbordero, pritondita heĝo
    84-38 : parkvojo
    84-39 : partero
    84-40 : betulo
    84-41 -75 : angla parko; natura ĝardeno
    84-41 : florbedo
    84-42 : parkbenko
    84-43 : forĵetaĵujo
    84-44 : ludherbejo; ludgazono
    84-45 : rivereto; rojo
    84-46 : albordiĝa ponteto
    84-47 : ponto
    84-48 : movebla parkseĝo
    84-49 : ĉirkaŭbarilo por bestoj
    84-50 : lageto
    84-51 -54 : akvobirdaro
    84-51 : sovaĝanaso kun anasidoj
    84-52 : ansero
    84-53 : flamengo; fenikoptero
    84-54 : cigno
    84-55 : insuleto
    84-56 : nimfeo
    84-57 : teraskafejo
    84-58 : sunombrelo
    84-59 : arbo; parka arbo
    84-60 : frondaro; arbokrono; supra branĉaro
    84-61 : grupeto da arboj; arbogrupo
    84-62 : fontano
    84-63 : plorsaliko
    84-64 : moderna skulptaĵo; moderna statueto
    84-65 : tropika varmdomo
    84-66 : parkogardisto
    84-67 : folirastilo
    84-68 : folibalailo
    84-69 : minigolfejo (70, 71)
    84-70 : minigolfa ludokampo
    84-71 : minigolfludanto
    84-72 : patrino kun infansidĉareto
    84-73 : geamantoj; gekisantoj; amparo
    84-74 : promenantino
    84-75 : biciklanta infano

    Eble rilatitaj:

    alex, boskx, landx,