etno

etn/o

Homgrupo, konscia pri siaj diferencoj kun aliaj homgrupoj laŭ kriterioj, kiuj povas esti tre diversaj (teritorio, lingvo, religio k aliaj kulturaj tradicioj).
gento, nacio.
  • etna
    Koncernanta la etnojn: etna purigado (eŭfemismo, signifanta forpelon aŭ murdadon de alietnanoj por atribui teritorion al unu etno).
    genocido.
  • etnismo
    Politika tendenco, kiu subtenas la rajtojn de la etnoj; ĝi povas esti liberiga (defendo de la subpremataj etnoj) aŭ reakcia (strebo, ke iu etno regu sur difinita teritorio).
  • etnologo
    Specialisto pri etnologio.
  • etnologio (Z)
    Antropologio, socia k kultura, plenumata per studado de la faktoj k dokumentoj, kolektitaj de etnografio.
  • Etno
    Vulkano en Sicilio (15°E, 37°45'N).

    etno


    Eble rilatitaj:

    baltx, bantux, sangx,