teritorio

teritori/o (2)

  1. [ZOOLOGIO] (pp bestoj aŭ homoj) Spaco, kiun rezervas al si individuo aŭ grupo, defendante ĝin kontraŭ enveno de fremduloj.
  1. Parto de la tersurfaco sub difinita respondeco aŭ jurisdikcio: sur la tuta teritorio de la palaco malaperis la ordo (B); [POLITIKO] la teritorio de la mezepokaj italaj komunumoj; teritorio de milita regiono; aŭtonoma teritorio; okupaciataj teritorioj.
  • teritoria
    Rilata al teritorio: teritoriaj posedaĵoj, akiraĵoj; plano por la raciigo de la teritoria mastrumado; teritoria armeo (por la defendo de la teritorio).
  • eksterteritoria
    [JURO] Ne submetita al la leĝoj de la koncerna teritorio: ambasadorejoj estas eksterteritoriaj rilate al la lando, en kiu ili troviĝas, kaj laŭ la internacia juro estas parto de la lando reprezentata; rajto pri eksterteritorieco.

    teritorio


    Iel rilatitaj:

    aneksx demarkacix kolonix landx regx