provinco

*provinc/o

  1. Parto de regno (kun diversaj statusoj laŭ la regnoj kaj epokoj): la provincoj de la Roma imperio; la provincoj de la antaŭrevolucia Francujo.
  1. Administra distrikto en iuj ordenoj: jezuita provinco.
  1. [KOMUNUZO] Cetero de la lando, kontraste kun la ĉefurbo.
  • provinca
    1. Rilata al provinco: provinca oficisto, urbo, gazeto.
    1. Nemoderna, neeleganta: provinca modo, tono; provincaj manieroj.
  • *provincano
    Loĝanto en provinco: naiva provincano (Z); vi rigardas min kiel tian provincaninon (Z).
  • *provincestro
    Estro de provinco 1, 2.
  • provincismo
    Apartaĵo, precipe lingva, propra al iu provinco.

    provincx


    Iel rilatitaj:

    Anhujx Anĵux Artezx Asturix Biskajx landx regionx Ĉampanjx Ĉinghajx ĉampanjx ĉinghajx