testudo

*testud/o

  1. [ZOOLOGIO] Surtere vivanta reptilio (Testudo k.a. g-oj), kies korpon kovras korneca kaj osta kiraso, en kiun la besto plejofte povas entiri la kapon, voston kaj membrojn: nomis la leporo moke la testudon pigra, lama (K). [VIDU] testudsupo, testudŝelo.
  1. [HISTORIO] ŝirmo, konsistanta el ŝildoj dense etenditaj super la kapoj de aro da soldatoj dum la atako de fortikaĵo.
  • marĉa testudo
    Emido.
  • testude
    Kiel testudo, malrapide: bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide (Z).
  • testudaĵo
    Testudŝelo.
  • testuduloj
    Ordo (Testudinata) de reptilioj, al kiu apartenas testudoj, kelonio kaj kareto k.a.
  • martestudo
    Kelonio.

    testudo


    Iel rilatitaj:

    bekx krurx