danci

*danc/i

  1. (ntr) Ritme movi la membrojn, ordinare kun akompano de muziko, sola aŭ kun unu aŭ pluraj kunul (in)oj: David dancis per ĉiuj fortoj (Z); la filino de Herodias dancis k plaĉis al Herodo (N); ĉu Vi konsentus danci kun mi?; danci en rondoj (Z); bona dancanto; (f) danci antaŭ iu sur piedoj k manoj (Z) (ĉiel peni akiri ies favoron); facile estas danci, se la feliĉo kantas (Z); danci laŭ ies fajfilo (Z) (sklave iun obei).
  1. (ntr) Vigle moviĝi, saltetadi: danci de ĝojo; lia koro dancis en lia brusto; dancas la ŝipeto sur la ondoj; la kuloj dancis (Z); murmuregas la urso, sed danci ĝi devas (Z) ( [VIDU] urso; danci kiel kato ĉirkaŭ poto (Z) ( [VIDU] kato.
  1. (tr) Plenumi dancon: danci valson, tangon, fokstroton.
  • danco
    1. Ago danci.
    1. Aparta speco de tia ago: konduki la dancojn (Z) (f: doni la tonon).
    1. Muzikaĵo responda al danco 1 aŭ 2.
      bolero, ĉardaŝo, menueto, polko, rokenrolo, rumbo, sambo, tango, valso. [VIDU] dancarto, danc· paŝo.
  • dancado
    1. Ago longe danci.
    1. Dancmaniero: lerni la dancadon.
  • dancejo
    Ejo, ordinare publikakcepta, kie oni dancas.
  • dancigi
    Igi danci: dancigi maljunan parencinon; dancigi urson; (f) dancigi la tablojn (spiritisme por ricevi respondon de la transmondo).
  • dancist (in)o
    Persono, kiu metie dancas.
  • kundancant (in)o
    ĉiu el la elementoj de dancparo aŭ de danctrupo.
  • klakdanco
    Speciala unuopa danco, en kiu la dancisto ritme klakigas sur la planko metallamenetojn fiksitajn sub la ŝuoj.
  • mortodanco
    Mezepoka pentrotemo, prezentanta Morton, kiu kondukas al la tombo homojn de ĉiaj rangoj.
  • rompdancado
    Novjorkdevena strata dancado, modiĝinta komence de la 80aj jaroj de la 20a jc k karakterizata de akrobataj movoj.
    hiphopo.
  • ŝnurdancisto (Z)
    Akrobato, kiu kapablas ekvilibre paŝi k salteti sur ŝnuro, streĉita en la aero.
  • ventrodanco
    Orienta virina danco, kies ĉefa elemento estas svingado de la nuda ventro.
    danco

    danci

    REVO: [danci]
    apudurba danctrinkejo.arkomovo.baleto.balo.bostono.bureo.cakono.ĉeno.dancosalto.epodoba.fandango.farandolo.figuro.gajlardo.gavoto.gigo.glitmovo.impulso.infanrondo. dancobolero.ĵetsalto.kadenco, takto, ritmo.kankano.karmanjolo.kastanjetoj.koregrafio, dancarto.kotiljnono.kozakdanco.kruckvadrilo.kvadrilo.marŝo.maskobalo.mazurko.menueto.mistakte.Mortodanco.movoj.paŝo.pavano.polko.polonezo.promenado.sarabando.skotdanco.streĉangulo (danca pozo).strofo, antistrofo.svingodanco.tamburino.tango.tarentelo.Terpsikoro.turno.valso.vilaĝa violonisto.
    dancisto. danci. muziko. spektaklo.

    Iel rilatitaj:

    akrobatx almex anglezx artx bajaderx baladx balancx baletx balx bolerx bosanovx dancistx dancx derviŝx ekvilibrx kostumx krurx ludx menuetx movx muzikx paŝx plankx polkx promenx rokenrolx rumbx sambx spektaklx svingx tangx teatrx valsx ĉardaŝx