kokso

*koks/o

[ANATOMIO] ĉiu el la du simetriaj partoj de la korpo, ekstere elstarantaj, kie la femuro estas kunligita kun la trunko: meti la manojn al la koksoj (Z); kun la manoj sur la koksoj; belkoksa virino.
gropo, lumbo, talio.
  • koksa
    Rilata, apartenanta al kokso: koksa artiko, denaska koksa luksacio aŭ elartikiĝo.
  • koksito
    [MEDICINO] Artrito ĉe la kokso.
  • koksalgio
    1. Kn de ĉiuj koksaj doloroj.
    1. Tuberkulozo de la koksa artiko.
  • koksosto
    [ANATOMIO] Osto de la kokso, konsistanta el 3 kunlutiĝintaj partoj: ilio, iskio kaj pubio. SIN. iliako.
  • koksopatio
    [MEDICINO] Kn de la koksaj malsanoj kaj afekcioj.

    KOKSO

    REVO: [KOKSO]
    Denaska koksa luksacio, elartikiĝo.Ingveno.Koksalgio.Kun la manoj sur la koksoj.Meti la manojn al la koksoj.
    korpo.

    Iel rilatitaj:

    acetabulx jupx korpx krurx virx