sprono

*spron/o

  1. Metala pikilo, kiun rajdanto fiksas de sia kalkanumo por stimuli ĉevalon aŭ rajdobeston: la tintantaj spronoj montris la rajdoserviston (Z); pli ol necese tintis liaj oraj spronoj kaj la pendportilo de lia glavo (Z); piki per ambaŭ spronoj (urĝegi sian ĉevalon); gajni siajn spronojn (iĝi kavaliro).
    spronradeto.
  1. Io simila al sprono: spronoj de glaciŝuoj (feraj najloj); sprono de ŝiprostro; sprono de branĉhakistoj (por surgrimpi arbojn); sprono de monto (pinta elstaraĵo).
  1. [BOTANIKO] Kava plilongigaĵo, ofte kornoforma kaj pinta, de iuj floroj, ekz. de delfinio: sepala, petala sprono.
  1. (ark.) = ergoto 1: la meleagro naskiĝis kun spronoj (Z).
  1. (f) Stimulilo: tiu promeso estis por li sprono (B).
  • sproni (tr)
    1. Stimuli per sprono.
    1. (f) Stimuli: ŝia kalkaneto spronas la klitoron (W); la progresoj faritaj en ĉiu leciono per tiu metodo spronas la lernantojn; spronantaj vortoj.
  • alaŭdosprono, kavalirsprono
    Delfinio.

    sprono


    Iel rilatitaj:

    delfinix florx krurx ĉevalx