ergoto

ergot/o

  1. [ZOOLOGIO] Pinta ungo, malantaŭe sur la tarso de kelkaj birdoj: koka ergoto.
  1. [BOTANIKO] La venena skleroto de la ergotfungo, kiu, precipe en Mezepoko, kaŭzis gravajn veneniĝojn (ergotismo), konatajn kiel 'brulo de Sankta Antonio'; nun uzata kiel grava fonto de medikamentoj por ginekologio k obstetriko.
  • ergotismo
    [MEDICINO] Veneniĝo, ŝuldata al ripetita nutra uzo de ergothava sekalo; ĝi manifestiĝas per perturboj jen konvulsiaj, jen gangrenaj.
  • ergotozo
    [BOTANIKO] Malsano de sekalo k.a. poacoj, kiun kaŭzas la ergotfungo, k kiu transformas la grajnojn de la parazitato en grandajn, malhele kolorajn sklerotojn.
  • ergotamino
    [KEMIO] [FARMACIO] Alkaloido el la sekalergoto; ĝi estigas la kuntiriĝon de la glataj muskoloj k estas antihemoragia.
  • ergotfungo
    [BOTANIKO] Sp. (Claviceps purpurea el askomikotoj) de parazita askofungo (pirenomiceto), kiu kaŭzas gravan, sklerotan malsanon de pluraj poacoj i.a. sekalo.
  • ergotsekalo
    Ergotinfektita sekalo, sekalo miksita kun ergotoj.
  • sekalergoto
    Ergoto de sekalo.

    ergoto


    Iel rilatitaj:

    krurx