sino

sin/o (8)

  1. Tiu parto de la vesto, kiu kovras la bruston, kaj kiu, ĉe la antikvuloj, servis kiel poŝo: li metis sian manon en sian sinon (X); li kaŝis ĝin en la sinon de sia robo; ĉu iu povas teni fajron en sia sino, ke liaj vestoj ne brulu? (X).
  1. Homa brusto, rigardata kiel formanta kun la brakoj aŭ la femuroj ian varman ŝirmejon: ĉe onklino ekpendinte per ambaŭ brakoj sur la sino (G); la infano karese nestis en sia sino; premi sian edzinon sur sian sinon; li estis forportita de anĝeloj sur la sinon de Abraham (N); lia ŝafeto sur lia sino dormadis (X); (f) brasiko per sino humida kovras elektitajn pecojn de viando (G).
  1. (f) Interno, meza parto de io, rigardata kiel la plej sekreta aŭ intima: en la sino de sia familio, de la eklezio; la sino de la Patro (N); redonu al niaj najbaroj sepoble en ilian sinon la malhonoron! (X); (f) kion kaŝas en sia sino la estonteco?


sino

REVO: [sino]

brusto korpo

Iel rilatitaj:

brustx korpx krurx