skalo

*skal/o

  1. Serio de gradoj, sisteme kaj regule aranĝitaj: esti alte en la socia, intelekta skalo; oni devas konsideri ĝian lokon en la skalo de la kreitaĵaro; [FILOZOFIO] skalo de la valoroj.
  1. (evi) = gamo.
  1. [FIZIKO] Serio de la dividoj de mezuraparato: la skalo de galvanometro, termometro; boforta skalo. [VIDU] laŭnormigi, gradigi.
  1. Rilato inter la efektivaj dimensioj de objekto kaj la dimensioj de desegnaĵo, kiu figuras ĝin: mapo en skalo de 1 /50 000 (unu por kvindek mil); kopio en reduktita skalo; (f) plani filantropion, friponaĵojn, en granda skalo; (analoge) prezvaria skalo de la salajroj.
  1. Linio, dividita per egaldistancaj streketoj, por montri tian rilaton kaj ebligi rapidajn mezurojn sur la mapo.
  • laŭskala
    Konservanta la proporcion indikitan sur la skalo.

    skalx


    Iel rilatitaj:

    Celsix bofortx buretx ventx