okcidento

*okcident/o

  1. Tiu parto de la horizonto, ĉe kiu la suno ŝajne subiras: tiel malproksime estas la oriento de la okcidento (X); la vento blovis de sud-okcidento (Z); nordokcidento. SIN. uesto.
  1. Unu el la kvar ĉefpunktoj; simbolo: U.
  1. Tiu parto de la terglobo, aŭ de teritorio, kuŝanta en la direkto de okcidento: en okcidento (de Germanio) nenio nova; la okcidento de Usono estis la laste okupita parto de tiu lando.
  • Okcidento
    1. [HISTORIO] Eŭropa kiel kontrastanta kun Azio.
    1. La okcidenta parto de Eŭropo: la Imperio de Okcidento (kontraste al tiu, kies ĉefurbo estis Konstantinopolo); la Eklezio de Okcidento (kontraste kun la Greka).
  • okcidenta
    Estanta, aŭ venanta de okcidento: la okcidenta parto de la montoj; la akraj okcidentaj ventoj (Z).
  • okcidente
    En la okcidenta direkto: ĝi kuŝas okcidente de nia urbo; disvastiĝi okcidenten kaj orienten (Z).

    okcidento


    De la sunleviĝo ĝis la sunsubiro (de oriento ĝis okcidento).eklezio.Eŭropo, Azio.horizonto.imperio.la kvar ĉefpunktoj.terglobo.teritorio.uesto.Vento blovas de sud-okcidento, sur la kampoj.
    geografio. geografo. historio. suno. tero. vento.

    Iel rilatitaj:

    Eŭropx Sunx geografix geografx historix orientx prahistorix terx ventx