Eolo

Eol/o

  1. [MITOLOGIO] Dio de la ventoj.
  1. Mita praavo de la Eolianoj.
  • eola
    1. [GEOLOGIO] [TEKNIKOJ] Movata aŭ kaŭzata de vento: eola erozio (en dezerto); eola harpo (G) (vibranta je blovo de vento); eola pumpilo (funkciigata de vento).
    1. [MUZIKO] (pp modalo) Uzanta la naturajn tonojn A ĝis A'.
  • Eolio
    [GEOGRAFIO] Regiono en Malgrandazio, inter Trojlando k Ionio (27°E, 39°N).
  • Eolia
    Rilata al Eolio: Eolia dialekto.
  • Eoliano
    Ano de helena tribo, kiu, forpelita el Peloponezo fare de la Dorianoj, venis en Eolion.

    Eolx


    Iel rilatitaj:

    ventx