nordo

*nord/o

  1. Tiu parto de la horizonto, kiu kuŝas dekstre de observanto, staranta sur la ekvatoro kaj rigardanta la subirantan sunon: veli al nordo.
  1. Unu el la kvar ĉefpunktoj; simbolo: N: nord-eosto (NE), nord-uesto (NU).
  1. Tiu parto de la terglobo, aŭ de teritorio, kuŝanta en la direkto de nordo: vojaĝi en la alta nordo (Z); tia beleco, kiun oni en la nordo trovas nur en la okuloj de la norda virino (Z); la nordo de Eŭropo, de Italujo.
  1. Unu el la du polusoj de magneto.
  • norda
    1. Troviĝanta en la nordo: ĉiuj gentoj de la nordaj regnoj (X); norda malvarma klimato; la norda poluso; norda gasto (B); la nordaj literaturoj; la nordaj ŝtatoj de Usono.
    1. Venanta de, aŭ rigardanta al tiu direkto: norda vento; norda lumo (ŝatata de la pentristoj); norda fenestro, fasado.
  • Norda
    Nomepiteto de
    a) maro, parto de Atlantiko, inter la NU bordoj de la Eŭropa kontinento kaj Britio (4°E, 56°N),
    b) kabo, plej norda punkto de Eŭropo, en Norvegio (25°46'E, 71°11'N).
  • norde
    En la norda direkto: de norde venos la malfeliĉo (X); Spicbergo kuŝas norde de Norvegio; rigardi norden (Z).
  • Nordano
    Persono, loĝanta kutime en la nordaj regionoj.
  • Nordisto
    [HISTORIO] En Usono, partiano de la nordaj ŝtatoj (kontraŭ la sklaveco) dum la milito de 1861-1865.
  • Nordio
    Eŭropa regiono, ampleksanta Skandinavion, Danlandon, Finnlandon, Islandon kaj Feroajn Insulojn.
    RIM. 'Nord' estas uzata pref-e, por signifi la nordan parton de kontinento, lando aŭ oceano: Nord-Ameriko, Nord-Pacifiko, Nord-Afriko ks.
  • pranordia
    Norena.

    nordo


    okcidento.oriento.sudo.
    geografio. geografo. suno. tero. vento.

    Iel rilatitaj:

    Akvilonx Borex Sunx arktx azimutx borealx geografix geografx stelx terx ventx