ventoli
*ventol/i (tr)
Refreŝigi la aeron en fermita spaco, produktante aerondon aŭ enblovigante eksteran aerfluon: ventoli tunelon (B); ventoli varman ĉambron. ventolado
Ago de iu, kiu ventolas: nesufiĉa ventolado en fabriko malutilas la efikecon de la laborantoj. ventolejo
Truo en muro, por aŭtomate ventoli internan parton de domo: ventolejo de kelo, de subtegmento. ventolilo
Aparato aŭ maŝino por ventoli: blovanta, turniĝanta ventolilo.
ventolx
Iel rilatitaj:
ventumx
ventx