kvieta

*kviet/a

  1. (io) Tia, ke ĝi ne ekscitas la sensojn, ie perturbas la ripozon: la sanktej' kvieta de l' diino (Z); kvieta akvo ŝiras la bordojn (B); kvieta pluvo falis sur ilin el kvieta ĉielo (Z); en la kvieta fajro de la diamanto kuŝis mira sorĉo; kvieta nokto, vento, strato (senbrua), lumo (nelaciga), kamparo.
    milda, serena, trankvila.
  1. (iu) Ne montranta ekscitecon, havanta nepasian kaj pacan spekton: kvieta vizaĝo, gajeco (senmalica), malĝojo (B) (ne senespera); oni rimarkis en ili inteligentecon kaj kvietan energion; longe mi silentis, estis kvieta kaj detenis min (Z); leono kuŝis kvieta en la kaĝo.
    milda, trankvila 1.
  1. (iu) Nekolerema, ne facile incitebla; pacema; malsovaĝa: kvieta homo, besto.
  • kviete
    En kvieta maniero:
    1. akvo, kiu fluas kviete (X); post krioj kaj blekoj fariĝis kviete;
    1. kviete paŝi; kviete paroli; preni kviete la manon de iu (Z); bestaro multnombra kviete manĝas sur kampo senombra; dolĉa ripozo, kviete silenta, regas denove en mia koro.
  • kviet (ec)o
    Stato de io aŭ iu kvieta:
    1. la kvieteco de la nokto karesis la animon;
    1. mi ne havas kvieton, mi ne havas ripozon (X); lia kvieteco estis admirinda;
    1. post tiom da jaroj da rasismaj ekscitadoj, la homaro ankoraŭ ne retrovis sian kvieton.
  • kvietigi
    1. Fari iun, ion kvieta: pluveto kvietigas ventegon; kvietigi doloron, soifon; milda respondo kvietigas koleron (X); kvietigi ies timojn, skrupulojn; ŝia spirito, kvietigita de trankvileco kaj vigligita de espero, fortigis la korpon (Z); pacienculo kvietigas disputon (Z); kun granda malfacilo kvietigis mi lian furiozon (Z).
    1. Malsovaĝigi: kvietigi serpentojn; kvietigisto de sovaĝaj bestoj (Z).
  • kvietiga
    Tia, ke ĝi kvietigas: kvietiga medikamento (por ebligi ripozon).
  • kvietigaĵo
    Kvietiga medikamento.
    trankviligaĵo.
  • kvietigilo
    [TELEKOMUNIKOJ] Cirkvito, kiu aŭtomate malŝaltas bruon en ricevilo dum periodoj, kiam neniu signalo estas detektata.
  • kvietiĝi
    Iĝi kvieta: la vento (Z), la pluvo (Z) kvietiĝis; kiam tiu kispluvego iom kvietiĝis...; lia entuziasmo rapide kvietiĝis; lia kolero ne kvietiĝas (X).
  • kvietismo
    [KRISTANISMO] Mistika doktrino, kiu metas la perfektecon de homo en neniigo de sia volo en Dion, kaj en vivo de pasiva medito.
  • malkvieta
    1. Tia, ke ĝi perturbas la sensojn, la ripozon, la silenton: la maro estis iom malkvieta (Z); malkvieta vento (Z).
    1. Ekscitita, malmodera, ekkolerema: malkvieta pasio, spirito, popolamaso; ofte la maro leviĝas malkviete kaj alte, sed la homa koro ankoraŭ pli malkviete (Z).
  • nekvietigebla
    Tia, ke oni ne povas tiun kvietigi: kiam atakis lin lia nigra spirito, li fariĝadis nekvietigebla kaj kuradis tra la arbaro (Z).

    kvieta


    Ha! kviete, mi ne amas la palpistojn, la fingrumantojn.La maro (forte perturbata) ŝtormas, ĵetadas altajn ondojn, malkvieteĵetigas sur la teron.Milda respondo kvietigas koleron.
    dolca.eksciti.glata.kolerema.malkvieta.malmodera.malsovaga.milda.movigema.nekolerema.nelaciga.nepasia.pacema.paciga.ripozo.senmova.serena : tute kvieta, trankvila, senzorga; sennuba; senventa.silenti.storma.
    koleri. maro. mieno. pudoro. serioza. trankvila.

    Iel rilatitaj:

    afablx agitx barbiturx bridx kolerx marx mienx periodx pudorx satx seriozx trankvilx ventx