sibli

*sibl/i (ntr)

  1. Eligi sonon similan al longedaŭra 's': vi iom siblas, vi havas en la buŝo, unu denton, kiu fajfas (Z); la serpento, abelaro siblas (B); (analoge) la vento siblas en la kamentubon (Z); siblantaj sagoj (Z); la musfraŭlinoj sibladis kaj paroletadis (Z).
  1. Esti elparolata kun malico, tra kunpremitaj dentoj: la vortoj siblis en ŝia buŝo (Z); jen venis la klaĉado, kiu siblis tra ĉiuj domoj, stratoj kaj stratetoj (Z).
  • sibla
    Tia, ke ĝi siblas: sibla litero; sibla spirado.
  • sibl (ad)o
    Bruo de iu, io siblanta: siblo de ĵetita ŝtono; siblado de kugloj (Z); (f) la du lastajn vortojn ŝi elparolis kun akcento, kun siblo (B). [VIDU] ŝuŝo.

    siblx


    Iel rilatitaj:

    brux ventx