trombo

*tromb/o

  1. [METEOROLOGIO] Rotacianta funelforma nubo, kiu malsupreniĝas al la maro kaj ensuĉas respondan volumenon da akvo, tiel ke la tuto prezentas kolonon inter la maro kaj la nubo: (analoge) sabla trombo 7.
    ciklono, tornado, uragano.
  1. [MEDICINO] Sangokoagulaĵo en vaskulo, kie ĝi estigas trombozon.
    kruoro.
  • trombozo
    Formiĝo de trombo, kaj la sekvaj perturboj.
  • trombektomio
    Ablacio de trombo el incizita vaskulo.

    trombo


    Iel rilatitaj:

    meteologix sangx ventx