furioza

*furioz/a

  1. (iu) Tiel kolera, ke la prudento kvazaŭ perdiĝas: mi estas tute furioza, ke mi staras kiel malpravulo, dum mi estas prava (Z); (analoge) furioza hundo, taŭro.
  1. (io) Aganta, efikanta kun senbrida perforto: furioza vento, ŝtormo; la virkapro ĵetis sin sur ĝin kun furioza forto (X); kia furioza senhonteco! (Z); furioza mordado estas en mi interne (Z); du kaleŝoj kun furioza rapideco pretergalopis (Z).
  • furioze
    En furioza maniero: Amalio kaptas lin furioze ĉe la brako (Z); tiu sola en la nokto atakas furioze la dormantojn (Z); tiu juna homo estas furioze enamiĝinta en vin (Z).
  • furiozi (ntr)
    Agi furioze:
    1. ha, mi furiozas el mia tuta koro! (Z); ili furiozas (predike) kontraŭ monavideco (Z); li diable furiozus, se io simila venus al liaj oreloj (Z); ne lasu, ke mia sola frato furiozu en la mallumo de la frenezeco! (X);
    1. la ponardo, kiu tiom en la Tantala dom' jam furiozis (Z); furiozas la pesto (Z), la batalo, la ŝtormo; furiozas la ĵaluzo de la edzo (X).
  • furiozo
    Preskaŭ freneza, ne haltigebla kolero: mi krevas de furiozo (Z); ĉiu ekdeziro ĉe ili tuj fariĝis furiozo sovaĝa kaj senlima (Z); forkuru, ĝis kvietiĝos la furiozo de via frato (X).
  • furioziĝi
    Eksenti furiozon.
  • furiozulo
    Homo furioza. [VIDU] berserko.

    furioza


    Iel rilatitaj:

    berserkx bovx kolerx sovaĝx ventx