feno²

fen/o²

[KEMIO] Benzeno (en kunmetaĵoj).
  • fenilo
    Radiko unuvalenta de benzeno, C6H5-.
  • fenileno
    Radiko duvalenta, -C6H4 (ark. escepte en la nomoj de kelkaj industriaj kemiaĵoj): fenilendiamino, H2N-C6H4-NH2 (diaminobenzeno, kruda materialo por la fabrikado de farboj, plastoj, k.a.).
  • fenolo
    Hidroksibenzeno, C6H5OH, solida korpo, senkolora, kun akra, malagrabla odoro, kristaliĝanta en belajn pintojn kaj ekstraktata el karba gudro: fenolo estas efika desinfektaĵo.
  • fenolato
    Metalkombinaĵo de feno.
  • bifenilo
    C6H5-C6H5. SIN. fenilbenzeno.
  • dimetoksifenolo
    Gvajakolo.
  • poliklorbifenilo
    [KEMIO] [EKOLOGIO] Sintezita substanco, uzata i.a. en kondensatoroj, kiu estas tre persista en la medio kaj i.a. perturbas la reproduktiĝon de fokoj.
  • tiofenolo
    C6H5-SH.

    fenx


    Iel rilatitaj:

    benzenx benzidinx bifenilx meteologix ventx