genio

geni/o (1)

  1. [MITOLOGIO] Diaĵo, kiu zorgas pri la destino, bona aŭ malbona, de ĉiu homo: la Romanoj oferis al sia genio; (f) Francisko, estu mia genio protektanta kontraŭ tiu ĉi fremdulo! (Z); Clemency, kiu estis lia bona genio (Z); esti la malbona, la damnanta genio de iu.
    anĝelo, feo, ĝenio.
  1. Instinkta, eksterordinara kapablo originale imagi, inventi aŭ krei en la artoj, la sciencoj aŭ la praktiko: por krei E-on estis necesa la genio de Z.; la genio ĉie sukcesas (Z); se lia genio ne superas en tio ĉi mian (Z); la martiroj de la genio (Z).

RIM. La 'genio' kreas novajn tipojn, metodojn, atmosferon, dum la 'talento' agas laŭ la jam ekzistantaj; 'talenton' oni evoluigas per ekzerciĝo, 'genio' aspektas kiel pura naturdoto.
  1. = geniulo: jam ne unu (pluraj) universala genio forputris en la senfeligejo! (Z).
  • genia
    Rilata al genio: kiel ajn genia la sistemo estas (Z); genia verko (B), eltrovo, pentristo, poeto.
  • geniaĵo
    Io genia, ekz. ideo, verko ks.
  • geniulo
    Genia homo.

    genio

    Esprimoj:

    kiel ajn genia la sistemo estas
    jam ne unu universala genio, kiu povus reformi la mondon, forputris ja en la senfeligejoZ
    por krei lingvon internacian estis necesa la genio de ZamenhofB
    se lia genio ne superas en tio ĉi mianZ

    Kelkaj kunmetaĵoj:

    genia, geniaĵo, geniulo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:


    Dajmono ĉe la antikvaj romanoj, precipe la zorgantoj pri la destino de homo, loko, urbo
    Plej alta grado de la homaj kapabloj
    anĝelo
    dajmono
    diaĵo
    feo
    genia aŭtoro, spirito, verko, eltrovo
    intelekto
    la romanoj oferis al siaj genioj.
    natur doto
    sciencisto
    spriteco
    superega inteligentulo
    talento
    ĝenio.

    Rilatitaj vortoj:


    Iel rilatitaj:

    anĝelx aŭtorx dajmonx dix dotx fex intelektx inteligentx kapablx sciencx spritx talentx ĝenix