fotografi

*fotograf/i (tr)

Registri bildojn sur lumimpresebla emulsio aŭ ciferece sur datenportilo, ĝenerale per aparato (fotografilo) traktanta la bildon unupaŝe: la fotografisto fotografis min (Z); post kelka tempo mi intencas min fotografi (Z); fotografi pejzaĝon, la tutan familion, endomaĵon, eksterdomaĵon.
foti, filmi, kodaki.
  • fotograf (ad)o
    Ago de fotografanto.
  • fotografa
    Rilata al fotografado: fotografa ateliero, fotografa filmo, papero.
  • *fotografaĵo
    Bildo farita per fotografado (foto): kapti fotografaĵon; por mi tre karan fotografaĵon de ĉiuj partoprenintoj mi ricevis (Z); momenta, kolora fotografaĵo.
  • fotografio (8)
    Arto de fotografado kaj ĉiuj kun ĝi ligitaj laboroj.
  • fotografilo
    Aparato por fotografi: cifereca fotografilo.
  • *fotografisto
    Tiu, kiu okupiĝas pri fotografado: profesia, amatora fotografisto.
  • telefotografi
    Fotografi per speciala aparato, kiu tre grandigas la malproksimajn objektojn.
  • radiofotografo
    Transsendo de fotografaĵoj, faksimilaj desegnaĵoj, skriboj ktp pere de elektromagnetaj ondoj.
  • iks-fotografaĵo
    Fotografaĵo de la interno de korpo, precipe de la homa korpo, farita per iks-radioj anst. lumradioj.

    fotografi


    Iel rilatitaj:

    artx bromx dagerotipx filmx sciencx