principo

*princip/o

  1. Fundamento, origina elemento kaj fonto: li rigardis la akvon kiel la principon de ĉio en la mondo; la principo de la bono kaj de la malbono.
  1. Fundamenta veraĵo, sur kiu baziĝas rezonado, scienco, arto ks: iri de la principo al la sekvoj, la principoj de la ekonomiko; la principo (fizika leĝo) de Paskalo, de la ekvivalento; mi montris en principo, kiamaniere [...] , sed en la praktiko ni devas [...] (Z); se la kongreso en principo trovus mian ideon esplorinda [...] (Z).
  1. ĝenerala regulo, rigardata kiel gvidilo de konduto: resti fidela al siaj principoj; danĝera principo; tiun ĉi gravan principon (netuŝebleco de la Fundamento) la E-istoj volu ĉiam bone memori, (ĉar) la momento, kiam ni ektuŝus tiun principon, estus la momento de nia morto (Z); mia principo estas, ke kviete kaj nerapide estas plibone (Z); homo sen principoj (B).
  • kaŭzeca principo
    [FILOZOFIO] [FIZIKO] Principo, laŭ kiu ĉio, kio ekzistas, havas kaŭzon: kaŭzeca principo gravas en la teorio de relativeco.
  • necerteca principo (de Heisenberg)
    [FIZIKO] Kvantummekanika principo, laŭ kiu ne eblas mezuri lokon kaj movokvanton de partiklo samtempe kun arbitra precizo.
  • principa
    Rilata al principo (j): komuna voĉdonado estos farata nur pri tiuj demandoj, kiuj havas gravecon principan (Z); principa interkonsento (kie la detaloj restas diskutotaj).
  • principe
    Laŭ teoriaj principoj (kontraste kun efektive): tio, kio estos principe decidita de ili kiel dezirinda (Z); principe mi konsentas, sed praktike mi hezitas.

    principo

    REVO: [principo]
    fundamento.Konsenti principe kun iu.Meti siajn principojn en la naftalinon.Persisti, stari fidele ĉe siaj principoj.Proklami siajn principojn en kunveno.Renversi la plej fundamentajn principojn.Resti fidela al siaj principoj.Vivi duoblan vivon (kun du nomoj ktp), laŭ siaj principoj ; laŭ sianaturo ; en libera aero.
    fidi. fiziko. kongreso. politiko. scienco.

    Iel rilatitaj:

    absolutx aforismx ahimsx altruismx antagonistx certx fidelx fidx fizikx fundamentx fundx kongresx politikx sciencx teorix