militi

*milit/i (ntr)

Batali per armiloj kontraŭ fremdlandaj armeoj aŭ kontraŭ samnacia malamika partio: la ĥaldeoj revenos kaj militos kontraŭ ĉi tiu urbo (X); al la mond' eterne militanta (Z); (f) du militas, tria profitas (Z).
batali.
  • milito
    1. Tiu perforta kaj detrua formo, kiun alprenas politiko, por solvi la konfliktojn inter klasoj, nacioj aŭ regnoj: aranĝi militon kontraŭ iu (Z); proklami, deklari, fari, gajni, perdi militon; enlanda, eksterlanda, defenda, agresa milito; interfrata, intercivitana milito; religia milito; eksplodas, ekflamas milito; unu soldato militon ne faras (Z); oni ne plu lernos militon (X); ni iros en la landon Egiptan, kie ni ne vidos militon (X); la reĝo, kiu kaŭzis la militon (Z).
      paco. [VIDU] militdamaĝoj, militkrimo.
    1. (vs, f) ĉiu formo de grava konflikto kun aŭ sen uzo de armiloj: malvarma (per nearmilaj rimedoj), psikologia (per propagandaj rimedoj) milito.
  • milita
    Koncernanta la militon: parado milita (Z); militaj preparadoj; kanto kiu gloras grandajn militajn agojn (Z).
  • milite
    1. En milito, per milito: li iris milite kontraŭ ĉiujn siajn najbarojn (Z); milite pligrandigi sian teritorion.
    1. En militista maniero: li salutis milite (Z).
  • militaĵoj
    Faroj de militantoj.
  • militema
    Inklina al milito: militema popolo estas kancero de la mondo.
  • militestro
    Tiu, kiu plejsupere komandas (ofte î): la grandaj militestroj, Aleksandro, Hanibalo, Cezaro.
  • militismo
    Militarismo.
  • militisto
    Profesia armeano: oni devas mortigi ĉi tiun homon, ĉar li senfortigus la manojn de la militistoj (X).
  • *militistaro (ark.)
    î Armeo: la militistaro de la reĝo de Babel (X).
  • militmaŝino
    [HISTORIO] ĉia aparato, kiun la antikvuloj uzis en sieĝoj, por rompi muregon aŭ ĵetegi ŝtonblokojn.
    balisto, katapulto, ramo.
  • *almiliti (tr)
    Konkeri.
  • krucmilito
    [HISTORIO] Ekspedicio de kristanaj regnoj kontraŭ muzulmanoj, por rekonkero de la tombo de Kristo.
  • mondmilito
    Moderna milito, kiu disvastiĝas tra la tuta mondo: ni spertis du mondmilitojn, 1914-1918 kaj 1939-1945.
  • movomilito
    Milito, en kiu armeo manovras, por ataki.
  • sidomilito
    Milito, en kiu armeo sin defendas en tranĉeoj.
    defensivo.

    militi


    Aktiva militservo. Al la mond' eterne militanta Ĝi promesassanktanharmonion.Anonco de la militdeklaro.armistico, milit'paŭzo.Batalanto de la unua mondmilito.Bazaj militantoj.Bombadi nemilitistan objektivon.Bulteno de militaj operacioj.Devigo de militservo. Du militas, tria profitas.Eniri en militon.Ĝi ne plu estas urbo sed amaso da ruinaĵoj (post la milito).Inokuli en ies animo abomenon al la milito.Internigi fremdajn civitanojn en koncentrejon dum milito.Kamufli, nevidebligi objektivon militan.Kompensi la militdifektojn.Krucmilito.La absurdeco de la milito ĉiam pli kaj pli evidentiĝas.La milito eksplodis tute ne atendite.la plej ekstermanta milito kiun oni konis en la historio.Milita invalido.Milita parado, preparado, ago, kanto.militaferoj.Militakiro.militistaro.Militkaptito.Militkazo.militkompenso.Milito de la nervoj.Milito defenda, agresa, maljusta, kolonia, ekster landa, interna,enlanda, intercivitana, malvarma, psikologia, totala, fulma,prembutona(=butonprema), la plej ekstermanta (kiun oni konis en la historio),preventa.Militon deklari, fari, gajni, perdi.Militpaŭzo.Porciolimigo en milittempo.Post la fino de milito kunvenas la diplomatoj.Provi ekstermi la radikojn, de la milito.Saluti milite. Satigi sian bezonon de gloro per milito.Sur la tero se azenoj ne amasus, la milit' ne okazus (Kalocsay).
    Akceli la evakuadon de la vunditoj.Akceli la marŝon de trupo.Akcepti la batalon.Al la armiloj!.Alarmi la trupojn kontraŭ aeratakoj.Aneksi.Apokalipsa spektaklo.armi.Armistico.Armita ĝis la dentoj.Ataki je la ĉarniro de la du armeoj.Atingi sian celon per fero kaj sango ( per fajro kaj glavo).Avancado haltigita.Avanci.Barakoj.Bona generalo ŝparas siajn soldatojn.Brave, kuraĝe batali.Buĉi blinde sendistinge.Celi nur trafeblajn objektivojn.Ĉerpi kuraĝon.Decida batalo.Defenda strategio.Defendi sian patrujon.Defendi urbon kontraŭ sieĝantoj.Defensiva pozicio.Defetismo.Dekumi.Demeti la armilojn.Demoraliziĝo de la venkita armeo.Dizertinto.Doni, verŝi sian sangon por la patrujo.Dronigi la mondon en la barbareco.Ebrii pro la venko.Ek al la batalo!.Elekti bonan terenon por la manovro.Elviŝi urbon, kiel oni elviŝas pladon.EN OKCIDENTO NENIO NOVA.Encirkligi armeon.Esti faligita malsupren en paraŝuto.Esti la animo de Rezistado.Fari breĉon en la malamikaj vicoj.Fari el urboj dezertojn.Forpuŝi la atakantojn.Frato fraton atakas ŝakale.Furiozas la batalo.Gajni terenon.Gaskamero.Gerilo.Glora venko.Glore morti ĉe la fronto por (pro) la patrujo.glori.Hajlo, pluvo da kugloj.Hekatombo.heroo.Ili estas premataj en direkto al la maro.Ili okupis la ponton per plena surprizo.Internacia konflikto.Invadi la landon.invadi.Iri al la fronto.Iri kiel bovo iras al la buĉo.Kadavroj kuŝis dense unu ĉe la alia.Kapitulaci.Kaptitejo.Kaŝnomo.Kavalerio (skadro) cedigis la alon de nia armeo.Kion utilos nia sango ?.Kiu havas la forton, havas la rajton.Koalicii kontraŭ.Kolekti sian kuraĝon.Koncentrejo.Konduki iun kiel ŝafidon al la buĉo.konflikto.konkeri.Kuglo trafis lin meze en la frunto.Kuraĝe riski sian vivon.Kuratako per ondoj ; en densa, disa ordo.La "Nekonata Soldato".LA BRAVA SOLDATO SVEJK.La cifero de la mortintoj estas alta.La dua "buroo" de la armeo okupiĝas pri spionado kajkontraŭspionado.La kanonoj faris breĉojn en la remparojn.La kuraĝo kreskas kun la danĝero.La kvina kolono.La malamiko pretergalopis la dekstran alon.La pafado falĉis tutajn vicojn el la soldatoj.La patrujo estas en danĝero.La registaroj ĵetas la homojn unujn kontraŭ la aliajn.La spirito de nia armeo estas malfidinda.La trupoj manovris ŝirme de kurteno de kavalerio.La unua ondo da bombaviadiloj.La urbo falis en la manojn de la malamikoj.La urbo rapide releviĝis ei siaj ruinoj.Lasi al iu la eblon retiriĝi kun honoro.Levi la vunditojn el la batalkampo.Lia kuraĝo sinkis en la krurojn, en la botojn.Liberbrigado.Lojalaj trupoj.Makisano.Mankantoj.Maro da sango.Miloj da kadavroj forfalintaj sur la batalkampo.Miloj da soldatoj estis sternitaj de la bombardo.Mobilizado.mobilizi.Montri elstaran heroecon.Multe da larmoj estis ploritaj pro ĝi.Municioj mankas.Neakordigebla konflikto.Neatakebla urbo.Nerezistebla sturmo.Ni devas aŭ venki aŭ morti.Ni pli aŭ malpli frue venkos.Nia priplorinda filo.Niaj pozicioj estis bombarditaj.Nigrumi urbon, konvojon kontraŭ noktaj flugatakoj.Okupacio.Okupi la urbon.okupi.Organizi la terenon.Paraŝutigi trupon (paraŝuta malfermiĝo).Parlamentario.Partizano.Perdi brakon en la batalo.Perdi la kuraĝon.Perei en batalo.Perfidi sian aliancon.Pikdrato.Plej bona defendo estas atako.Plonĝbombadi.Plonĝi.Preni, ekzekuti "ostaĝojn" (garantiulojn).Pretigi sin por la batalo.Prezenti ekstremajn postulojn.Profundo de penetro de kuglo.Reduktejo.Rekonkeri la perditan terenon.Reparacio.Repreni kuraĝon.Reprezalio.Retreto pro la premo de la malamiko.Reveni, eskapi senvunda el la batalo.Rezista poŝo.Rezistado.Ricevi fajrobapton.Savi sian haŭton.Senarmigi kapitulacintan armeon.Sin alianci kun najbara regno.Sin teni je la defensivo.Sola kontraŭ ĉiuj.strategie.Sturma taĉmento.Sturmi tranĉeon.Sub fajfado de kugloj.Suferi grandajn perdojn.taktiko.Tero sorbigita de sango.Tia buĉado malhonoras la civilizitan mondon.Tio aŭguras nenion bonan.Tiu ruzo certigis la venkon.Trakti la venkitojn kun humaneco.Trudi severajn kondiĉojn al la venkito.Trupo.Tumultsonorado.Ultimato.Urbo prenita sen sangoverŝo.Ve! al la venkitoj.Verŝi senkulpan sangon.
    armeo. malbona. militaferoj.. paco. politiko. rango.

    Iel rilatitaj:

    Agamemnonx Aresx agax akirx amazonx armex armilx armisticx armx atakx atomx aviadilx avisx avx bakterix balistx banusx baronx batalx civilx damaĝx defendx direktx fajrx fortx frontx gajnx generalx gvardix imperix kaptx kondiĉx kontraŭ malbonx militaferx ministrx moralx oficirx operacix pacx pafx politikx pozicix psikologix rajtx rangx servx soldatx tendx terenx timx tranĉx venkx vundx