inercio

inerci/o (Z)

  1. [FIZIKO] Eco de la materio, pro kiu ĝi emas, kiam senmova, resti senŝanĝe tia, k, kiam moviĝanta, daŭrigi senŝanĝe sian movon: la inercio de korpo mezuras ties mason; inercia forto, maso, inercimomanto.
  1. (f) Emo de la psiko ripetadi senŝanĝe la samajn opiniojn kaj rezisti al ĉiaj modifoj de siaj kutimoj: la rutina kaj spirita inercio (Z); tiu forto de inercio terure malhelpis ĉiun nian paŝon (Z).
  • inercia
    Provizita per inercio.
  • inerciulo
    Homo inercia: afero, kiu nepre efektiviĝos, kiom ajn la inerciuloj batalus kontraŭ ĝi (Z).
  • inercirado
    [TEKNIKOJ] Peza rado de maŝino, kies inercio ebligas kontraŭstari momentajn rezistojn kaj reguligas la rotacion.
  • inerciuma
    [FIZIKO] (pp referenco-sistemo) Neakcelata, moviĝanta je konstanta rapido: la leĝoj de Neŭtono validas nur en inerciumaj sistemoj.

    inercio


    Iel rilatitaj:

    fortx