kafo

*kaf/o

  1. [BOTANIKO] Semo ('grajno') aŭ [KOMUNUZO] grajnoj (ofte rostitaj kaj muelitaj) de kafarbo aŭ kafarbusto, uzataj por preparo de tonika kaj stimula trinkaĵo (kafo 2): mueli kafon; kafmuelilo, kafplantejo, kafskatolo, kafvendejo.
  1. [KUIRARTO] Trinkaĵo ricevita per infuzado el tiuj rostitaj kaj muelitaj grajnoj: kafo kun sukero, kun kremo, kun lakto; la odoro de la kafo jam plenigis ĉambron (Z); dum la kafo estis kuirata [...] (Z); turka kafo (tiel farata, ke la kafpulvoro infuziĝas en la taso mem); irlanda kafo (trinkaĵo el varmega kafo kun viskio, kovrita per kirlita kremo); kafotaso, tablo, kafosurogato, kafopaŭzo (paŭzo, dum kiu oni trinkas kafon), kafoklaĉo (kunveno por trinki kafon kaj klaĉi).
    espreso, kapuĉino, mokao.
  • kafejo
    Butiko, kie oni trinkas kafon aŭ aliajn sensoifigaĵojn, legas gazetojn, ludas kartojn ktp.
    drinkejo, forumo, salono.
  • kafujo
    1. Kafskatolo.
    1. Kafkruco.
    1. Kafarbo, kafarbusto.
  • kafumi
    Trinki kafon dum laborpaŭzo.
  • kafaparato
    Aparato, konsistanta esence el filtrilo, destinita enteni kafpulvoron, kaj el malsupra ujo, en kiun gutas la trinkaĵo, ricevita per infuzado en bolanta akvo aŭ akvovaporo: elektra kafaparato.
  • kafarbo, kafarbusto
    1. [BOTANIKO] ĉiu arbeto aŭ arbusto de la g. kofeo, kies semoj estas uzataj por la produktado de kafo 2, precipe de la sp-oj ordinara kaj fortika kofeo.
    1. [BOTANIKO] Kofeo.
  • kafbero
    Karna frukto (fakte drupo) de kafarbo.
  • kafgrajno
    La seka semo de kafarb (ust)o.
  • kafkolora
    Havanta la koloron de rostitaj kafgrajnoj.
  • kafmaŝino
    Aparato, kapabla fari aŭtomate kaj grandakvante kaftrinkaĵon.
  • glacikafo
    Kafo kun glaciaĵo kaj kirlita kremo.
  • koncertkafejo
    [SPEKTAKLO] Ejo, kie oni povas trinki kafon, aŭskultante muzikon, kanzonistojn ks.
    kabareto, varieteo.
  • laktokafo
    Trinkaĵo el kafo 2 kun aldono de lakto.
    kafolakto, kapuĉino.
  • maltokafo
    Surogato de kafo, farita el rostitaj ĝermintaj hordeograjnoj.

    kafo


    Esprimoj

    Aranĝi kafobabilan kunvenon.
    La registaro porciumis la kafon.
    Lia edzino jam kuiris la kafon kaj agrabla kafaromo plenigis la manĝejon.
    Ĉu vi trinkos teon aŭ kafon?

    Kelkaj kunmetaĵoj

    glacikafo,kafaparato,kafarbo,kafarbusto,kafbero,kafejo,kafgrajno,kafkolora,kafkulereto,kafmaŝino,kafmuelilo,kafo,kafobabila,kafoklaĉo,kafolakto,kafskatolo,kaftaso,kafujo,kafumi,koncertkafejo,laktokafo,maltokafo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    stimula
    tonika

    dolĉigi
    kirli (turnomovi)
    kradkuiri
    kuiri kafon
    mueli
    preni kafon
    rosti
    sukeri
    trinki : enbuŝigi likvon (akvon, lakton, kafon..)
    verŝi

    brandeto (postkafa alkoholaĵo)
    drogo : dependiga stimula/malstimula substanco [tabako, kafo, alkoholo, kokaino..];
    ekspreso
    filtrilo
    forumo
    grajno
    infuzo
    kabaredo
    kafa rekremento
    kafeino
    kafejeto, bierejo, koncertkafejo
    kafo : bruna aŭ nigra trinkaĵo (kuirita aŭ filtrita), el muelitaj rostitaj semoj de la kafarbo (Coffea)
    kafo kun brando
    kafo sen lakto
    kafo-servico
    kafujo (kafarbo)
    kapuĉino
    kofeo
    kulero
    merkato de la kafo
    mokao
    muelilo
    pladeto, subtaso
    porcelena glaso
    rubiacoj
    salono
    samovaro
    semo
    sukerpinĉilo, sukerprenilo
    sukerujo
    surogato
    taso, kafotaso
    trinkaĵo
    verŝilo
    viskio

    Ankaŭ vidu:

    deserto. lakto. likvo. manĝi. prepari. trinki.

    Bildvortaro

    Kafejo; tesaloneto; espresejo; kafodomo


    75-01 : kukobufedo; kukotablo
    75-02 : kukteleroj
    75-03 : buŝtukoj
    75-04 -06 : bakitaj kukoj
    75-04 : buterkuko
    75-05 : panerumita kuko
    75-06 : pruna kukaĵo; prunokuko
    75-07 : kremtorto
    75-08 : biskvita rulaĵo
    75-09 : potkuko; pototorto; ringtorto
    75-10 : tortotrulo
    75-11 : berlinaj flanaj bulkoj; berlinaj flanoj
    75-12 : fruktotorto
    75-13 : kremtorto
    75-14 : teleretaĝero
    75-15 : ĉokoladaj bombonoj
    75-16 : bakaĵoj; kuketoj
    75-17 : metilernantino
    75-18 : tabloservistino; kelnerino
    75-19 : kelnerina antaŭtuko
    75-20 : pleto; servopleto
    75-21 : papertuketo; papertapiŝeto; papersubaĵo
    75-22 : kapuĉino
    75-23 : glaciaĵkaliko
    75-24 : dekoracia glaciaĵombreleto
    75-25 : kafdoma bufedo
    75-26 : ĵurnalpendigilo; ĵurnalhoko; ĵurnaltenilo
    75-27 : ĵurnalo
    75-28 : revuoj
    75-29 : espreso
    75-30 : glacia kafo; glacikafo
    75-31 : trinkoŝalmoj; trinkpajleroj
    75-32 : teservico
    75-33 : kasregistrilo
    75-34 : kasbileto; fakturbileto; kaskupono
    75-35 : mendokajereto; mendobloko
    75-36 : kremomaŝino
    75-37 : kremopleteto; kremopelvo
    75-38 : kafo- kaj espresomaŝino
    75-39 : vaporajuto por ŝaŭmigi lakton
    75-40 : laktokafotasoj; laktokafaj tasoj
    75-41 : pelvetoj por glaciaĵoj kaj desertoj
    75-42 : bufedseĝo
    75-43 : sukerujo
    75-44 : laktokruĉeto; kremokruĉeto
    75-45 : kafotaso
    75-46 : subtaso; subtelereto
    75-47 : kafeja seĝo
    75-48 : kafeja tablo
    75-49 : plafonlampo
    75-50 : bufedolumigado; bufeda verŝlumo
    75-51 : pendanta lampo; pendolampo
    75-52 : dekoraciaj plantoj

    Iel rilatitaj:

    arbx bierx brandx cikorix desertx dolĉx drogx ekspresx filtrx fortx forumx glasx grajnx hotelx infuzx kabaredx kafeinx kafx kapuĉinx kirlx kofex kradx kuirx kulerx laktx likvx manĝx merkatx mokax muelx pinĉx pladx porcelanx prenx preparx rostx rubix salonx samovarx semx stimulx sukerx surogatx tasx tonikx trinkx venx verŝx viskix