piano
pian/o (1)
[MUZIKO] Instrumento kun kordoj frapataj, provizita per mekanismo (
mekaniko 3) kaj klavaro: horizontala piano (SIN. vosto), vertikala piano (Z) (SIN. starpiano); ŝi sciis nur iom tinti sur piano (Z). elektronika piano
Piano, kies sontabulon anstataŭas elektronika amplifo. pianisto
Artisto, ludanta pianon. koncertpiano
Tre granda (ĝis 3 m) vostpiano por koncerto. starpiano
Piano, kies kordaro estas vertikala. tablopiano
Tabloforma piano, modelo de la 19a jc. vostpiano
Piano, kies kordaro estas horizontala.
Bildvortaro
143-01 : piano; klavarinstrumento (2- 18)
143-02 : fera framo
143-03 : pianomartelo; martelaro
143-04 , 5 : klavaro
143-04 : blanka klavo; ebura klavo
143-05 : nigra klavo; ebona klavo
143-06 : pianokesto
143-07 : kordoj; kordaro
143-08 , 9 : pedaloj
143-08 : dekstra pedalo; sondaŭriga pedalo; maldampa pedalo
143-09 : maldekstra pedalo; mallaŭtiga pedalo; dampopedalo
143-10 : sopranaj kordoj (triopaj nur ŝtalaj kordoj)
143-11 : soprankorda ponto (por transdoni la vibradon al la sontabulo)
143-12 : basaj kordoj (duopaj aŭ unuopaj el ŝtalo kun kuprodrata volvaĵo)
143-13 : baskorda ponto
143-14 : kroĉostifto
143-15 : apoglato por martelaro
143-16 : meĥanikovango
143-17 : agordstifto
143-18 : stiftotabulo
143-19 : metronomo
143-20 : agordilo
143-21 : agordokojno
143-22 -39 : pianmeĥaniko
143-22 : trabo de meĥaniko
143-23 : dampilolevilo
143-24 : martelkapo (kovrita per malmola felto)
143-25 : martelstangeto
143-26 : apoglato por martelaro
143-27 : kaptilo
143-28 : kaptilfelto
143-29 : kaptildrato
143-30 : puŝilo
143-31 : kontraŭkaptilo
143-32 : vekto
143-33 : piloto
143-34 : pilotodrato
143-35 : bridodrato
143-36 : brido, brideto
143-37 : dampilo
143-38 : kordo
143-39 : dampibrako
143-40 : haltiga lato de dampilo
143-41 : koncertpiano; horizontala piano (pli malgranda: salonpiano)
143-42 : dekstra pedalo por ĉesigi dampadon
143-43 : maldekstra pedalo por dampado
143-44 : pedaloliro
143-45 : harmoniumo; lamenorgeno
143-46 : registra tirbutono
143-47 : genua ŝvelklapo
143-48 : balgopedaloj
143-49 : harmoniuma kesto
143-50 : klavaro
Iel rilatitaj:
celestx
fortx
kordx
vostx