potenco

*potenc/o

  1. Kapablo de io forte efiki: kia potenco kuŝas en tiuj klaraj okuloj! (Z); ĉu tio estis ankoraŭ potenco de la honto? (Z); via sorĉa beleco havas potencon, kiu devenas el malbono (Z); la potenco de la kutimo; la potenco de (sorĉaj) kantoj (Z); la impreso de la momento estas la sola potenco, kiu forte efikas sur organismoj de infanoj (Z); oni ne povus mezuri la potencon de lia imago, de lia elokventeco.
    povo.
  1. Kapablo de iu trudi sian volon: li havis potencon super la fortoj de la naturo (Z); havi la potencon fari [...] ; laboro kaj pacienco kondukas al potenco (Z); for konscienco, venos potenco (Z); en Via mano estas forto kaj potenco, kaj neniu povas kontraŭstari al Vi (X); (personige) se mi faras riverencon, mi elektas potencon (Z).
    aŭtoritato, regado.
  1. [SOCIOLOGIO] Jura aŭ politika povo altrudi sian volon kaj plenumigi siajn ordonojn: la patra, la edza potenco; la publika, la milita potenco; la tera potenco de papoj; la leĝdona, la ekzekutiva potenco.
  1. Supernatura forto: la batalanta malbona potenco, kiun li venkis (Z); nevidebla potenco donis forton al la kristana viro (Z); (personige) al li anĝeloj kaj aŭtoritatoj kaj potencoj estas submetitaj (N); la potenco de mallumo (N).
  1. a) [MATEMATIKO] La produto de pluraj faktoroj egalaj al donita nombro: la kvara potenco de 3 estas 3ç = 3.3.3.3 = [AGRIKULTURO] 1 (4 estas la eksponento, 3 la bazo aŭ potencato).

b) (pli ĝenerale) La potenco aâ ricevita el du nombroj a kaj b kiel la valoro de la eksponencialo ĉe b log [BELETRO] a.
potencoserio.
  • potencoj
    Regnoj: la grandaj, la atomaj potencoj (M); la superpotencoj (M).
  • potenca
    1. Havanta potencon: (io) la potenca genio de la homaj generacioj (Z); potenca rimedo de riĉiĝado; la belan peton, pli potencan ol glavo kaj ol lanco, vi forpuŝas (Z); (iu) riĉa potenca sinjoro (Z); sorĉisto potenca en la sekreta arto (Z); Dio potenca por helpi (X); potenca reĝo, lando, armeo.
    1. Faranta grandan impreson pro siaj dimensioj: potencaj kverkoj (X); potenca rifo (Z); la potencaj kolonoj (de templo) (Z); barbo potenca, sed kapo sensenca (Z); ili atingis potencan gradon de kulturo (Z); nia malgranda gazeto fariĝos iom post iom potenca memstara organo (Z).
  • potence
    Laŭ potenca maniero: nia literaturo kreskas nun potence (Z); tiuj kantoj ĉiam pli potence ŝveligis la bruston de la birdo (Z).
  • potenci (tr)
    1. Havi potencon super: la Romanoj potencis la tutan Mediteraneon.
    1. [MATEMATIKO] (nombron per eksponento) Kalkuli la potencon 6 de la nombro per la eksponento.
  • potencado
    Stato de tiu, kiu potencas.
  • potencato
    [MATEMATIKO] La nombro a en la potenco ab.
  • potencigi
    Igi potenca.
  • potencigo
    [MEDICINO] (pp medikamento) Reciproka influo de unu substanco sur alian, tiel ke la kuna efiko estas pli forta ol la sumo de la du efikoj: potenciga efiko de la trimedikamenta terapio kontraŭ aidoso.
    sinergio 3.
  • potenciĝi
    Iĝi potenca: antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo (Z).
  • potenculo
    Homo potenca: ne incitu la potenculon! (Z); la loto decidas inter potenculoj (X); Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj kaj Li altigis humilulojn (N).
  • Plejpotenca, Plejpotenculo
    Alnomo de la Biblia Dio: Dio la Plejpotenca benu vin (X); kio estas la Plejpotenculo, ke ni servu al Li? (X).
  • senpotenca
    Havanta nenian potencon: tio estis nur senpotenca registaro.
  • senpotencigi
    Senigi iun je ties potenco: ili volis senpotencigi la sindikatojn.

    potenco


    Iel rilatitaj:

    absolutx bazx edzx ferx fortx imperix povx