forko

*fork/o

  1. ĉia ilo, konsistanta el tenilo kun du aŭ pluraj dentoj de la ekstremo, kaj uzata por pikpreni: manĝilaro, kiu konsistis el kulero, tranĉilo, forko (Z); li enpuŝadis la tridentan forkon en la kaldronon [...] , kaj ĉion, kion trafis la forko, prenis la pastro (X); turni la fojnon per forko; forko el ligno, el fero, de ĝardenisto, de ŝtalisto, pli ol cent forkoj pikis nun minace (K) (al damnito).
  1. Objekto forme simila al forko 1: forko de biciklo (inter kies du branĉoj turniĝas la rado); forko de pulio (la muntaĵo); forko de kluĉo (perrimena); forko de pantalono.
  1. Loko, kie vojo, tubo ks disiĝas al du aŭ pluraj direktoj: forko de vojo.
    brako, branĉo, kruco.
  • forki (tr)
    Piki kaj levi per forko: forki garbojn; (f) la infanteria kapitano forte min forkis (Z) (ludgajnis mian monon).
  • forka
    Prezentanta specon de forko: forka arbo.
  • forkego
    Longa bastono, kun du, tri, kvar longaj lignaj aŭ metalaj dentoj ĉe unu ekstremo, por forki pajlon, fojnon, sterkon ktp.
  • forketo
    1. Manĝoforko: sendu al mi prunte dekduon da forketoj (Z).
    1. Objekto en formo de dudenta forketo: forketo de remilo, de horloĝa pendolo.
  • forkiĝi, disforkiĝi
    ĉe iu loko dividiĝi kaj pluiri en du aŭ pluraj direktoj: la vojo, la kanalo forkiĝas antaŭ la urbeto.
  • agordoforko
    [MUZIKO] ŝtala ilo forkforma, kies vibrado donas la tonon A.
  • trakforko
    [FERVOJO] Aparato en trako por direkti trakveturilojn dumveture de unu trako al alia: trakforko manipulata surloke aŭ telemanipulata; trakforko laŭpinte aŭ laŭfroge alveturata.
  • trakforkisto
    [FERVOJO] Tiu, kiu regas kaj komutas trakforkon.
  • tuboforko
    Konektopunkto, de kie ambaŭflanke disiras tuboj.
  • vojforko
    Disvojiĝo.
    vojkruciĝo.

    forko


    Esprimoj

    La vojo forkiĝas (duiĝas, disbranĉiĝas) de la ĉefa ŝoseo.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    ,disforkiĝi,forka,forkego,forketo,forki,forkiĝi,forko, , , ,

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    duiĝi (forki)
    disbranĉiĝi (forki)
    diapazono (pitĉforko)
    pitĉtubo (pitĉilo)
    voja
    frogo (trakforko)
    dento
    piki
    pinta, serpenta, vipura (forka) lango
    tenilo
    tridento

    Ankaŭ vidu:

    armilo. biciklo. branĉo. dividi. fervojo. kuiri. manĝilaro. pinto. trafiko. vojo.

    Iel rilatitaj:

    agordx agrikulturx armilx biciklx bifidx branĉx dentx diapazonx dividx du elektrx fervojx frogx kanalx kuirx langx manĝilarx manĝx pikx pintx pitĉx serpentx tenx tonx trafikx vojx ŝosex