rezervi

*rezerv/i (tr)

  1. Apartigi kaj konservi por alia tempo, por alia uzo: rezervi monon por eksterordinaraj okazoj (B); mi decidis rezervi mian projekton por la dua Kongreso (Z); al Dio servu, diablon rezervu (Z); rezervi sin mem por... (ne uzi sian tutan forton ĝis...); rezervi la plej bonan por la fino.
  1. Antaŭdifini al iu la posedon aŭ ĝuon de io per formala deklaro aŭ registro: rezervi sidlokojn en trajno; peti la kongreson, ke oni rezervu por ĝi lokon en la tagordo (Z); rezervita ĉasejo; rezervitaj posedaĵoj (kiujn homo ne rajtas forpreni de siaj heredontoj); rezervitaj kazuoj (kiujn la episkopo aŭ la papo rezervas al si); ĉiuj rajtoj (de reprodukto) rezervitaj; mi ne rezervis por mi eĉ ian rajton de aŭtoreco (Z); rezervante al si plenan liberecon ĉesi eldonadi (Z); mi rezervas al mi la rajton ŝanĝi mian intencon (Z); la registaroj kutimas rezervi al si tiajn aplikadojn (Z).
  1. Provizore ne tuŝi, lasante por ia posta pridiskuto: rezervi kelkajn punktojn (Z) (de la projekto); tiu artikolo de la statuto estos provizore rezervita.
  • rezervo
    1. Eksplicita aŭ implicita limigo aŭ kondiĉo, kiun oni faras pri io: la rezervoj formulitaj en la vendokontrakto; mi faras ĉiajn rezervojn pri la neceseco de tia klopodo; ni donas tiun informon kun la kutimaj rezervoj; spirita, silenta rezervo (kiun oni faras de juro, promeso ks).
      restrikto.
    1. Ekstra provizo de io, lasita netuŝita por posta uzado: rezervoj de mono elĉerpiĝis; la leĝa rezervo el oro de emisia banko; fari rezervojn el sukero; vivi el siaj rezervoj; [BOTANIKO] [BIOLOGIO] nutraj rezervoj (substancoj, demetitaj en ĉelo, histo, organo, por eventuala bezono); amelaj, glikogenaj rezervoj; (f) la rezervo de povo (de motoro); li havas grandan rezervon da energio.
    1. [ARMEOJ] Trupo, ne metita en la batalon, sed tenata disponebla en okazo de krizo, por estonta tasko ktp: antaŭen la rezervoj! diris la princo (B).
    1. [TEKNIKOJ] ĉia surfaco, provizore ŝirmita, per izolilo aŭ alia rimedo, kontraŭ la ago de kolorilo, acido k.a.
  • rezerva
    Troviĝanta en rezerviteco: rezerva kapitalo (Z), fonduso; rezerva lito (por eventualaj gastoj); li havas nur la rezervan regimenton(B); rezerva armeo (rezervistaro); rezerva elirejo, bremso, lumigado (en okazo, se la normalaj ne funkcius).
  • rezerve
    Kun rezervo: mi aprobas nur rezerve; rezerve (escepte) de tiu punkto.
  • rezervado
    Agado de tiu, kiu rezervas: rezervado de lito en vaporŝipo, de ĉambro en hotelo, de sidloko en trajno; rezervado de rajto.
  • rezervaĵoj
    Pecoj, varoj ks tenataj en rezerviteco.
  • rezervejo
    1. En kelkaj landoj, teritorio rezervita por la ekskluziva okupado de la indiĝenoj: rezervejoj de la Indianoj en Usono.
    1. [EKOLOGIO] Teritorio, en kiu la indiĝenaj flaŭro kaj faŭno estas protektataj kaj lasataj en plena libereco: rezervejo por migraj birdoj.
      naturparko, konservejo, defensejo.
    1. Regiono, en kiu la ĉaso aŭ kapto de bestoj estas malpermesataj, por protekti ilian reproduktiĝon.
  • rezerviĝemo
    Sindeteno de tro facilaj entuziasmo, simpatio, eksteriĝemo: tiun libron mi komencis legi kun rezerviĝemo; akcepti iun kun rezerviĝemo.
  • rezervisto
    Membro de la rezervistaro.
  • rezervistaro
    Tuto de la militodevaj civitanoj, kiuj ne servas en la aktiva armeo.
  • rezerviteco
    Stato de io, kion oni rezervis.
  • rezervujo
    Ujo, en kiu oni tenas provizon: rezervujo por akvo, de gaso, de benzino.
  • senrezerva
    Ne entenanta rezervojn: senrezerva aprobo.
  • gasrezervujo
    Grandega kloŝo, kie en gasfabriko oni konservas la purigitan gason sub konstanta regula premo antaŭ la distribuado.

    rezervi


    Iel rilatitaj:

    absolutx apartx cisternx povx tenx trovx vagonx