modera

*moder/a

  1. (iu) Tia, ke li, ŝi sin detenas de ĉia troaĵo: li ĉiam estis modera en siaj ambicioj; modera politika partio; (analoge) vivo modera estas vivo sendanĝera (Z).
  1. (io) Troviĝanta malproksime de la ekstremaĵoj: modera prezo, postulo; moderaj movoj.
  • modere
    En modera maniero: modere manĝi; vivi modere, nek tro interne nek tro ekstere (Z).
  • moder (ec)o
    Eco de iu, io modera: vivo sen modero kondukas al mizero (Z); vi devas observi certan moderecon, kiu donas al ĉio harmonion (Z).
  • moderigi
    Fari ion aŭ iun modera: moderigi la rapidecon de aŭtomobilo, la ardon de diskuto; por ŝafo tondita Dio venton moderigas (Z); moderigi punon; moderigi ies koleron.
    mildigi.
  • moderigaĵo
    [FIZIKO] Materialo en nuklea reaktoro, kiu malakcelas la rapidajn neŭtronojn, emanantajn de fandiĝintaj nukleoj, kaj tiel ebligas pludaŭron de la ĉenreakcio SIN. moderatoro.
  • malmodera
    Troa, ekscesa, ekstrema: malmodera apetito; la korpa doloro, kiu akompanias ĉiun malmoderecon (Z).
    senbrida. [VIDU] limo.

    moderx


    Iel rilatitaj:

    bridx meteologix tenx